Latvaj eŭro-moneroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La latvaj eŭro-moneroj estas la moneroj de la komuna eŭropa valuto eŭro, planitaj por eldono en Latvio, post kiam en la ŝtato la eŭro estos la oficiala pagilo. Kiel ĉiuj eŭro-moneroj, ankaŭ la latvaj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

La latvaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum 1991 donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la latvan laton, kies desegnaĵoj memorigas pri la regionoj kaj la historio de la ŝtato. La latvaj eŭro-moneroj de tio transprenis iujn motivojn kaj bildigas inter alie la blazonon de Latvio kaj la Monumenton de Libereco en Rigo. La eŭro-moneroj por Latvio publikiĝis dum 2006 kaj jam en proveldono produktiĝis.

Al la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II Latvio aliĝis la 29-an de aprilo 2005, kaj antaŭvideblas la transiro de la latva lato al la komuna eŭropa valuto dum la venontaj jaroj, kvankam la dato ankoraŭ ne ekzakte fiksiĝis: la registaro de Latvio alcelas la jaron 2012.

Ĉar cetere en la latva lingvo ne ekzistas la sonkombino "eu" respektive "eŭ", la komuna eŭropa valuto en Latvio nomiĝas "Eiro".

Bildoj de la naciaj flankoj de la latvaj eŭro-moneroj [redakti]

Euromince
Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgio
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg   Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Latvio.svg Latvio
Flago-de-Litovio.svg Litovio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
Flago-de-Svedio.svg Svedio

Ĉiuj latvaj eŭro-cendaj moneroj portas la saman desegnaĵon: bildon de la blazono de Latvio. La 1- kaj 2-eŭra moneroj havas diversan dezajnon. La latvajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Latvio.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
1, 2 kaj 5 latvaj eŭrocendoj.jpg
1, 2 kaj 5 latvaj eŭrocendoj.jpg
1, 2 kaj 5 latvaj eŭrocendoj.jpg
bildigo de la malgranda blazono de Latvio
0,10 € 0,20 € 0,50 €
10, 20 kaj 50 latvaj eŭrocendoj.jpg
10, 20 kaj 50 latvaj eŭrocendoj.jpg
10, 20 kaj 50 latvaj eŭrocendoj.jpg
bildigo de la granda blazono de Latvio
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
1 latva eŭro.jpg
2 latvaj eŭroj.jpg
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj
latva knabino
 

Vidu ankaŭ la paĝojn pri [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    paĝoj de la Eŭropa Centra Banko en Frankfurto-ĉe-Majno
Ekstera ligilo    paĝoj de la nacia banko de Latvio
Ekstera ligilo    germanlingva artikolo pri la enkonduko de la eŭro en Latvio kaj la ontaj latvaj eŭro-moneroj