Latvia Verda Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latvia Verda Partio
Latvijas Zaļā Partija
Emblemo de Latvia Verda Partio
Verda partio
Lando  Latvio
Fondiĝo januaro 1990
Lingvo(j) latva
Ĉefa sidejo Kalnciema str. 30,
LV-1046 Rigo
Ideologio verda konservativismo
Retejo www.zp.lv
vdr

La Latvia Verda Partio - latve Latvijas Zaļā Partija - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Latvio. Ĝi fondiĝis la 13-an de januaro 1990. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.

En la konstituciiga kongreso de Latvio, kiu kunvenis inter la jaroj 1990 kaj 1993, estis 7 oficialaj verdaj delegitoj.

En la unua elektita parlamento de la post la sovetunia konkeriĝo denove sendependa ŝtato Latvio, (la kvina Saeima, 1993-1995), estis unu verda parlamentano (Anna Seile). En la sesa Saeima (1995-1998), la Latvia Verda Partio reprezentiĝis per kvar membroj: Indulis Emsis, Guntis Enins, Janis Kalvins kaj Janis Razna. Inter la jaroj 1993 kaj 1998, la Verda Partio estis parto de la registara koalicio kaj Indulis Emsis estis latvia ministro pri medio.

En la sepa Saeima (1998-2002), la Verda Partio ne estis reprezentita.

Kadre de la parlamentaj balotoj de oktobro 2002, la partio kune kun la Latvia Kamparana Unio kandidatis en koalicio "Unuiĝo de Verduloj kaj Farmistoj" (Zaļo un Zemnieku savienība), kiu atingis 9,5 procentojn de la voĉoj kaj 12 el la entute 100 parlamentaj seĝoj. Tri membroj de la Verda Partio elektiĝis parlamentanoj: Indulis Emsis, Arvids Ulme kaj Leopolds Ozolins. La Unuiĝo de Verduloj kaj Farmistoj aliĝis al kvar-partia registara koalicio kaj tie estis reprezentita per tri ministroj, inter alie la verda ministro pri medio, Raimonds Vejonis.

Dum februaro 2004, post la disrompiĝo de la kvar-partia registato, Indulis Emsis estis nomumita konstrui novan registaron kaj iĝis la tutmonde unua verda ĉefministro. Lia malplimulta registaro estis devigita je demisio dum aŭtuno de la sama jaro. Nova koalicio gvidata de la Popola Partio ekfunkciis, en kiu la Verda Partio kiel parto de la Unuiĝo de Verduloj kaj Farmistoj denove partoprenis.

Dum la parlamentaj balotoj de 2006, la Verda Partio restis parto de la Unuiĝo de Verduloj kaj Farmistoj, kiu ricevis 16,7 procentojn de la voĉoj kaj atingis 18 el la 100 parlamentaj seĝoj (4 por la Verda Partio). La partio restis parto de la koalicia registaro kune kun la Popola Partio, la Partio Latvia Vojo kaj kaj Patrolanda kaj Libereca Partio. La partia gvidanto kaj eksa ĉefministro Indulis Emsis iĝis parlamenta parolisto dum novembro 2006.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la partio greke bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio (en la angla)