Laudato si'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laudato si'
enciklikoliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Francisko
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a de junio 2015
Loko Vatikano
vdr
PAPAJ ENCIKLIKOJ
“LAUDATO SI’”
tipo = encikliko
aŭtoro = papo Francisko
Papa ŝildo.
dato = 24 majo 2015
titolo = itallingva
temoj = medio kaj ekologio

Laudato si' estas la dua encikliko de papo Francisko verkita en lia tria papeca jaro, publikigita, fakte, la 18-an de junio 2015.

La precipa temo pritraktita estas la respekto de la medio, ĝuste pro tio ĝi nomiĝas “Laudato si'”, frazo ofte ripetata de Sankta Francisko en la Kantiko de la Kreitaĵoj, kiu laŭdas Dion pro liaj mirindaj kreitaĵoj.

Vatikana fontoj kiel kardinalo Peter Turkson, kiu kunlaboris al la projekto, hastis aserti ke tiu encikliko estas nur paŝtista dokumento kaj ke ne baziĝas sur la medio kiel scienca materio.

Titolo[redakti | redakti fonton]

La encikliko, kiel kutimas en la papaj dokumentoj, prenas la nomon el la Incipit, do de la komencaj itallingvaj vortoj kies traduko estas “Laŭdata estu, mia Sinjoro, kun ĉiuj Viaj kreitaĵoj,…”.

La papo deklaras ke mem elektis tiujn vortojn ĉar Sankta Francisko estas "”sorto de deklaro pri celoj kaj fonto por inspiroj kiel atento al la febluloj kaj al la vivita ekologio”".

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La enciklikon konstituas enkonduko kaj ses ĉapitroj

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

En la enkonduko, la papo memorigas la instruon de siaj antaŭuloj pri la problemo de la rilato de la homaro kun la kreitaro, kompleze citas la intervenojn en tiu kampo de la Patriarko de la Konstantinopola Ortodoksa Eklezio, Bartolomeo la 1-a, kaj indikas Sanktan Franciskon el Asizo imitenda modelo; kaj proponas "esploron pri subtenebla kaj integrala evoluo"[1], substrekante la neprecon de la unuigo de ce ĉiuj por venki la defion devenantan el la ekologia medio.[2] Ekde la unua linioj [3], Francisko asertas ke la ekologia krizo estas «...drama sekvo de la nekontrolita aktiveco de la homa estulo» kaj ke «...pro senkonsidera ekspluato de la naturo li riskas ĝin detrui kaj fariĝi siavice viktimo de tia defalo». Kaj invitas al universala ekologia konvertiĝo.[4]

Unua ĉapitro[redakti | redakti fonton]

En la sekvaj ĉapitroj la papo alfrontas tiujn temojn:

  1. poluo kaj klimata ŝanĝo
  2. la problemo pri la akvo
  3. perdiĝo de biodiverseco
  4. defalo de la kvalito de la homa vivo kaj sociala defalo
  5. planeda enormeco
  6. la febleco de la reagoj
  7. diverseco de la opinioj.

Dua ĉapitro: Evangelio de la kreo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉapitro, Francisko alfrontas la mediajn kaj ekologiajn temojn utiligante la bibliajn tekstojn de la juda-kristana tradicio. Kvankam la encikliko adresiĝas al ĉiuj, ankaŭ do al tiuj kiuj taksas la fidon neglektinda kaj neracia aŭ "subkulturo kiu devas esti simple tolerata", por la papo «...la scienco kaj religio, kiu anoncas malsamajn alirojn al la realo, povas intense dialogi avantaĝe de ambaŭ».[5]

En tiu ĉapitro estas pritraktataj la jenaj temoj:

  1. la lumo donita de la fido
  2. la saĝo de la bibliaj rakontoj
  3. la mistero de la universo
  4. la mesaĝo de ĉiu estaĵo en la harmonio de ĉiu kreitaro
  5. universala unuiĝo
  6. la komuna destinado de la bonaĵoj
  7. la rigardo de Jesuo.

Tria ĉapitro: la homa radiko de la ekologia krizo[redakti | redakti fonton]

En tiu tria ĉapitro la papo komentas, laŭ propra vidpunkto, la profundajn kaŭzojn de la media kaj ekologia krizo de nia tempo, sub la lumo de la "teknokrata reganta paradigmo", nome la emo «...kredi ke ĉiu akiro de potenco estas simpla progreso, kresko de sekureco, utilebleco, plibonigo, vitala forto, pleneco de valoroj», kvazaŭ la vero spontane fontus el la povo mem de la teknologio kaj ekonomio».[6]

Tiun ĉapitron formas tri sekcioj kun korolario:

  1. la teknologio: kreemo kaj povo
  2. la globaligo de la teknokrata paradigmo
  3. Krizo kaj sekvoj de la moderna antropocentrismo.

Kvara ĉapitro: integrala ekologio[redakti | redakti fonton]

La ĉapitro entenas la sekvajn sekciojn [7]:

  1. media, ekonomia kaj sociala ekologio
  2. ekologio kultura
  3. ekologio de ĉiutaga vivo
  4. la principo de la komuna bono
  5. la justeco inter la generacioj.

Kvina ĉapitro: iuj orientigaj kaj agadaj sugestoj[redakti | redakti fonton]

Papo Francisko ne limiĝas anonci la principojn sed sugestas ankaŭ orientigajn kaj agadajn liniojn, intencitajn kiel "grandajn itinerojn de dialogo kiuj helpu eliri el la spiralo de memdetruiĝo en kiun ni estas enfundiĝantaj.[8] Kvin estas la itineroj indikitaj de la papo:

  1. la dialogo pri la medio en la internacia politiko
  2. la dialogo pri novaj naciaj kaj lokaj politikoj.
  3. la dialogo kaj travidebleco en la decidaj proceduroj
  4. la politiko kaj ekonomio en dialogo por la homa pleneco
  5. la religioj en la dialogo kun la sciencoj.

Sesa ĉapitro: edukado kaj ekologia spiritualeco[redakti | redakti fonton]

En la lasta ĉapitro, papo Francisko aldonas iujn rezonadojn por "ĉiu reorientigu sian raŭton", kaj renoviĝu tiu homaro al kiu mankas «…la konscio pri komuna origino, pri reciproka aparteno kaj de estonto komuna por ĉiuj». Pro tio nepras eduko kaj ekologia spiritualeco.[9]

La ĉapitro gastigas naŭ sugestojn:

  1. elekti alian vivstilon
  2. eduki al alianco inter la homaro kaj medio
  3. ekologia konvertiĝo
  4. ĝojo kaj paco
  5. civila kaj politika amo
  6. sakramentaj signoj kaj celebranta ripozo
  7. la Sankta Triunuo kaj la rilato inter la kreitaĵoj
  8. Maria Regina de tuta la kreitaro
  9. trans la suno.

Konkludo[redakti | redakti fonton]

Papo Francisko finas sian enciklikon per du preĝoj «...unu kiu povas esti partoprenata de ĉiuj kredantoj je Dio ĉiupova kreinto, kaj alia por ke ni kristanoj kapabliĝu surpreni la taskojn rilate la kreitaron kiuj la Evangelio de Jesuo al ni proponas».[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo 13.
  2. Artikolo 14.
  3. Artikolo 4.
  4. artikoloj 5, 6. 7. 8, 9. 10, 11, 12, 113, 14.
  5. Artikolo 62.
  6. Artikoloj 101 kaj 105.
  7. Artikoloj 137, 139 kaj 142.
  8. Artikolo 144,163, 189, 198] 189.
  9. Artikolo 202.
  10. Artikolo 246.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]