Laufen (Salzach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laufen
Blazono
Laufen (Salzach) (Germanio)
Laufen (Salzach) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Berchtesgadener Land
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08682
Poŝtkodo 83410
Aŭtomobila kodo BGL (ĝis 1972 LF)
Oficiala Municipokodo 09172122
Subdivido Oficiale 74 komunumopartoj (Gemeindeteile)
Politiko
Demografio
Loĝantaro 7431 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 56′ N, 12° 56′ O (mapo)47.93333333333312.933333333333Koordinatoj: 47° 56′ N, 12° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 394 - 412 m
Areo 35,31 km²
Oficiala retejo https://stadtlaufen.de/
vdr

Laufen estas komunumo en Germanio. Ĝi situas en la distrikto Berchtesgadener Land kaj en la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7431 loĝantojn.

La duoninsulo de Laufen en rivero Salzach

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Laufen situas sur la okcidenta flanko de rivero Salzach. La urbocentro situas sur duoninsulo, formita de malvasta buklo de la rivero. Transe de la rivero estas la aŭstria urbeto Oberndorf bei Salzburg, iam parto de Laufen.

La regiono de Laufen apartenas al la nord-alpa ebenaĵo kaj estas plata morena pejzaĝo, 400 ĝis 460 metrojn alta, kun kelkaj marĉoj. Plej proksima monto estas Haunsberg, 836 metrojn alta, 5 km sud-oriente de Laufen, en Salcburgo. Kontraŭaflanke de Haunsberg rivereto Sur enfluas en Salzach.

Dulanda ponto al Oberndorf

La pontoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1899 estis ligna ponto ĉe la okcidenta flanko de la duoninsulo; ĝin detruis inundo. Ĉar la loko estis malbone protektebla kontraŭ inundoj, oni konstruis novan ponton ĉe la orienta flanko. Ĝi estas el fero, bele ornamita, 165 metrojn longa, kaj estis malfermita en 1903. Por memori la kunlaboradon de la du landoj dum la konstruado oni metis la blazonojn al la ponto kaj nomis ĝin Länderbrücke (du-landa ponto). Por ebligi la trafikon al la ponto necesis rompi breĉon en la domaron de la urba placo.

Ĉe la loko de la malnova ponto oni konstruis lignan ponteton, kiun detruis plia inundo en 1920.

La okcidenta flanko restis sen ponto ĝis 2007, kiam je la 23-a de junio estis malfermita la "Europo-ponteto", piedira ponteto, kiu suplementas la Dulandan Ponton de 1903. Okaze de la inaŭguro okazis granda "duponta festo".

Historia bildo de Laufen

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumentita mencio de Laufen okazis en 748, kiam duko Odilono donacis bienon en Laufen al episkopo Virgilio de Salzburgo. La nomo kredeble deriviĝas de la latina-germana nomo castellum ad louffi, kasteleto ĉe la katarakto. La "katarakto" estis formita de granda roko, nomita Nocken [noken], en la rivero.

En 1251 estis menciite, ke Laufen havas defendan urbomuron; kredeble tiu ekzistis jam pli frue. Ĝi estis inter 12 kaj 13 metrojn alta, supre 70 kaj malsupre 150 cm dika. Nur malmultaj restoj konserviĝis. Restas ankaŭ la karcera turo (Fronfeste), la Malsupra aŭ Ponta Pordego (Brückentor) kaj la Supra aŭ Salcburga Pordego (Salzburgtor). Antaŭ la muro estis defenda fosaĵo, kiu estis plenigita en la dua duono de la 19-a jarcento kaj nun estas parko.

En 1333 imperiestro Ludoviko la 4-a ordonis, ke salo minata en Hallein devis esti transportita nur per ŝipoj sur rivero Salzach, kaj elŝipigita nur en Burghausen (poste en Passau). Ĉar la roko Nocken parte blokics la riveron, grandaj ŝipoj ne povis pasi la lokon, kaj oni uzis malgrandajn ŝipojn kun plata fundo inter Hallein kaj Laufen. Tie ĉi oni transŝarĝis la salon al pli grandaj ŝipoj. Pro tiu laboro, pro ŝipkonstruado kaj pro la tranoktado de ŝipistoj Laufen ekonomie tre profitis. Ekzemple inter 1790 kaj 1800 estis konstruitaj 6.248 ŝipoj.

En 1656 granda incendio detruis parton de la urbo.

En 1773 oni detruis la rokon Nocken per eksplodigo.

Origine la urbo (ambaŭflanke de la rivero) apartenis al la duklando Bavario. En la 13-a jarcento la arĥi-episkopoj de Salzburg aĉetis la ĉirkaŭan regionon, kaj en 1275 la dukoj agnoskis limon inter Bavario kaj Salcburgo. En 1816 (Viena Kongreso) la okcidenta parto estis donita al Bavario; la rivero Salzach iĝis landlimo inter Aŭstrio kaj Germanio. Oberndorf iĝis memstara urbo.

La rolo de la ŝiptransportado malkreskis post la konstruo de fervojo; la lasta sal-ŝipado okazis en 1866.

Ĝis 1972 Laufen estis ĉefurbo de memstara distrikto; je la 1-a de julio 1972 la distriktoj Laufen kaj Berchtesgaden estis kunigitaj al distrikto Berchtesgadener Land.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]