Lauren Bacall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bacall montrata kun Humphrey Bogart (maldekstre).
Bacall en 1944
Bacall en 1989

Lauren BACALL, aŭ realnome: Betty Joan PERSKE (naskiĝis la  16-an de septembro 1924(nun 1924-09-16) kaj mortis la 12-an de aŭgusto 2014) estis usona aktorino.

Lauren Bacall naskiĝis en Novjorko. La kinoindustrio malkovris ŝin en la jaro 1943, kiam la tiutempe 19-jarulino aperis sur la titolbildo de la revuo Harpers Bazaar. La filmo To Have and Have not, farita en 1944 estis duoble sukcesa por la juna aktorino: Ŝi gajnis per ĝi profesian renomon kaj enamiĝis al sia filmpartnero Humphrey Bogart, kiu unu jaron poste fariĝis ŝia edzo. Kiam Bogart en 1957 mortis, Lauren Bacall dum ioma tempo ĉefe dediĉis sin al la teatra laboro. Ŝia dua edzeco kun la aktoro Jason Robards fiaskis en 1969. En la jaro 1978 ŝi publikigis siajn memoraĵojn: By Myself. Ŝi mortis en Novjorko.

Listo de filmoj

Eksteraj ligiloj