Laurent Nkunda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurent Nkunda
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1967 (1967-02-02) (57-jaraĝa)
en Rutshuru
Ŝtataneco Demokratia Respubliko Kongo
Okupo
Okupo politikisto • militestro
vdr

Laurent NKUNDA, naskiĝinta la 2-a de februaro 1967, kies vera nomo estas Laurent Nkundabatware Mihigo, estas oficira ribelulo el la etno de tutsioj de la armeo de la Demokratia Respubliko Kongo. En novembro de 2008 la generalo Laurent Nkunda estris novan ribelon en la orientaj regionoj (Kivu) kontraŭ la tiama prezidento Joseph Kabila, filo de la eksa. Ĉirkaŭ la urbo Goma okazis dum tiuj jaroj enormaj translokigoj de loĝantaro (multaj centoj da miloj) ĉiam fuĝintaj el rabado kaj perforto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

1994-2002[redakti | redakti fonton]

Dum la Ruanda genocido Nkunda estis tie kie formiĝis de la Front patriotique rwandaisRuanda Patriota Fronto (FPR), eks-ribela ruanda armeo estrita de la generalo Paul Kagame, posta prezidento de Ruando, kies pogon li poste akirispor ribelado en orienta regiono de Demokratia Respubliko Kongo.

2003-2006 : Transira Registaro[redakti | redakti fonton]

Nkunda estas responsa, kun la kolonelo Mutebesi, de nombraj milit-politikaj agadoj post la starigo en 2003 de la Transira Registaro de la Demokratia Respubliko Kongo. Sekve li estis denoncita pro militkrimoj. En 2006 li estis akuzita pro klopodoj malstabiligi la ŝtaton dum la konga balotado de julio 2006 kaj jarfine[1].

Decembre de 2006, Burundo akuzis lin ankaŭ pro klopodo de puĉo tie[2].

2007 kaj sekvo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]