Lauri Ingman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lauri Ingman
Persona informo
Lauri Ingman
Naskonomo Lars Johannes Ingman
Naskiĝo 30-an de junio 1868
en Teuva en Okcidenta Finnlando
Morto 25-a de oktobro 1934
en Turku
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj finna vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Helsinko vd
Partio Nacia Koalicio • Finna Partio vd
Familio
Patro pastor Vilhelmi Ingman, head priest of Teuva vd
Patrino Emma Ottilia Schalin vd
Gefratoj Alfred Emil Ingman vd
Infanoj Martti Ingman vd
Parencoj Santeri Ivalo vd
Profesio
Okupo politikistopastro • teologo • instruisto vd
Aktiva en Helsinko vd
ĉefministro de Finnlando
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lauri INGMAN [ˈlɑu̯ri ˈiŋmɑn] (naskiĝis la 30-an de junio 1868, mortis la 25-an de oktobro 1934) estis finna teologo kaj politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando, unuafoje de la 26-a de novembro 1918 ĝis la 17-a de aprilo 1919 kaj duafoje de la 31-a de majo 1924 ĝis la 31-a de majo 1925. Krome li plurajn pliajn jarojn oficis kiel nacia ministro kaj dufoje estis prezidanto de la finna parlamento. Li estis grava reprezentanto de la politika partio Nacia Koalicio.

Aparte de tio, li inter la jaroj 1916 kaj 1930 estis profesoro pri praktika teologio en la Universitato de Helsinko kaj ekde 1930 estis luteranisma ĉefepiskopo de Finnlando.

Vidu ankaŭ

Antaŭe:Ĉefministro de FinnlandoPoste:
Juho Kusti Paasikivinov. 1918 - apr. 1919Kaarlo Castrén1a-foje
Aimo Cajandermaj 1924 - mar. 1925Antti Tulenheimo2a-foje
Antaŭe:Ĉefepiskopo de TurkuPoste:
Gustaf Johansson1930 - 1934Erkki Kaila