Lausen BL

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lausen
Lausen
Blazono de Lausen
Preĝejo de Lausen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 28′ 21″ N 7° 45′ 35″ O / 47.47250 °N, 7.75972 °O / 47.47250; 7.75972 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 21″ N 7° 45′ 35″ O / 47.47250 °N, 7.75972 °O / 47.47250; 7.75972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4840
Areo 5,61 km²
Alteco 343 m super marnivelo
Poŝtkodo 4415
Komunumkodo 2828
Mapo de Lausen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Lausen estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 4840 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lausen situas en la valo de la rivero Ergolz inter Liestal kaj Sissach.

Najbara komunumo[redakti | redakti fonton]

La komunumo limas en nordo al la kantonĉefurbo Liestal, en nordoriento al Hersberg, en oriento al Sissach kaj Itingen, en sudo al Ramlinsburg, kaj en sudokcidento al Bubendorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fajroestingtrajno en Lausen

Lausen disponas pri bonegaj trafikkonektoj. Unuflanke ĝi situas ĉe la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Olten, kaj ĝia stacidomo estas servata pere de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco. Aliflanke cirkulas loka buso inter Lausen kaj Liestal.

En Lausen ekzistas rekta aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lausen datiĝas el la jaro 1275 kiel Langenso.

En Lausen estis trovitaj restaĵoj de akvokolektejo por la romia akvedukto al la urbo Augusta Raurica kaj romia vilao.

Ek de 1305 la episkopo de Bazelo posedis la superan jurisdikcion pri Lausen. Proksimume en la jaro 1400 la vilaĝo Lausen fariĝis kune kun la Senjorujo Liestal posedaĵo de la urbo Bazelo. Post la Bazela Kantondisiĝo Lausen en la jaro 1833 estis integrita al la nova Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]