Lauwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lauwil
Blazono de Lauwil
Lauwil
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 23′ 29″ N 7° 40′ 37″ O / 47.39139 °N, 7.67694 °O / 47.39139; 7.67694 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 29″ N 7° 40′ 37″ O / 47.39139 °N, 7.67694 °O / 47.39139; 7.67694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 339
Areo 7,27 km²
Alteco 633 m super marnivelo
Poŝtkodo 4426
Komunumkodo 2889
Mapo de Lauwil
vdr

Lauwil estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 339 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lauwil situas sur teraso nordoriente de la monto Gleitenberg, kiu apartenas al la Ĵurasa Montaro kaj estas kun 1132 m s.m. la plej alta punkto sur la teritorio de la komunumo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lauwil limas en nordo al Bretzwil, en nordoriento al Reigoldswil, en sudo al Mümliswil-Ramiswil (Kantono Soloturno), kaj en okcidento al Beinwil (Kantono Soloturno) kaj Nunningen (Kantono Soloturno).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lauwil situas flanke de la trafikvojoj ĉe fundo de sakstrato. Al la reto de la publika trafiko la komunumo estas konektita per la buslinio 91 de Baselland Transport AG, kiu konektas ĝin kun Bretzwil kaj Reigoldswil kaj dum la ĉefaj trafikhoroj ankaŭ kun la stacidomo de Waldenburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lauwil datiĝas el la jaro 1194 kiel Luiwilre.

En mezepoko Lauwil apartenis al la Baronejo Waldenburg. La Baronoj de Ramstein kaj la Monaĥejo Schöntal ankaŭ posedis bienojn en la vilaĝo. En la jaro 1366 Lauwil fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo, kiu vendis ĝin en la jaro 1400 al la urbo Bazelo. Dum la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la loĝantaro de Lauwil luktis flanke de la urbo Bazelo, tamen la komunumo en la jaro 1833 estis atribuita al la nova Kantono Bazelo Kampara.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]