Lavapiés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strato Zurita, en la madrida kvartalo Lavapiés

Lavapiés laŭvorte signifas Lavu piedojn. Ĝi estas la nomo de placo de la urbocentro de Madrido (Hispanio). Ĝi ankaŭ nomigas straton, kvartalon kaj metrostacion.

Judejo[redakti | redakti fonton]

En ĝia komeco, Lavapiés estis la judejo aŭ juda kvartalo de la urbo. La nuna Preĝejo Sankta Laŭrenco okupas la terenon kie antaŭe troviĝis la sinagogo, kiu komunikiĝis kun la placo de Lavapiés tra la strato kiu hodiaŭ nomiĝas Fe (Kredo), antaŭe nomata strato de la Sinagogo. Ekde la jaro 1391 rekonstruiĝis la alĥamo kaj laŭ ordonoj de la Katolikaj Gereĝoj, ĝi estis ĉirkaŭata de murego kiu fermis la pordojn je la noktiĝo. La celo, laŭ la historiistoj, estis la protektado de la loĝantaro kaj ne la izoliĝo kiel oni povus pensi, ĉar la rilatoj inter la judoj kaj la konsilantaro tiam estis eksterordinaraj. Samjare (1391) la judejo suferis pogromon; la plej grandaj murdigoj de judoj okazis en la nunaj stratoj de la Fe, Salitre, Ave María, Sombrerete kaj Jesuo kaj Maria.

Multaj judaj familioj loĝis en la kvartalo Lavapiés ĝis la forpelo en 1492. Nur kelkaj elstaraj madridaj judoj (ĉefe kuracistoj) estis rajtigitaj loĝi ekster Lavapiés, por la helpado kaj atentado de la malsanuloj dum la nokto. La dekretita forpelo de la Katolikaj Gereĝoj lasis al Lavapiés kaj al Madrido sen judoj. Multajn jarojn poste, denove alvenis kelkaj judoj el Lisbono (Portugalio), Egiptio, Tunizio kaj aliaj partoj de Afriko.

Proksime de la strato Salitre, en la flanko de Buena Vista, aperis kelkaj spuroj pri probabla juda tombejo (ĉar tie ne troviĝis kristanaj simboloj) antaŭ la forpelo de 1492.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Verŝajne la nomo Lavapiés venas de fontano kiu troviĝis en la placo, kie oni lavis la malsuprajn korpopartojn laŭ la rito antaŭ eniri en la templon. Ajnakaze, estas sciate ke en la placo troviĝis grava fontano ĝis fino de la 19-a jarcento. Lavapiés estas la origina nomo de la kvartalo.

Tradicio[redakti | redakti fonton]

La nomumado manolo kaj manola kiun ricevas la denaskaj madridanoj venas de Lavapiés, kaj oni diras ke ĝia origino venas de la hispanlingva nomo Manuel, per kiu baptiĝis multaj judoj por eskapiĝi de la forpelo en 1492. La manolo-j rivaliĝis kun la ĉulapo-j, venantaj de la Kvartalo Malasanjo. Hodiaŭ oni uzas ambaŭ nomojn sendistinge por tiuj kiuj uzas la tradician madridan vestaĵon.