Lavigny VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lavigny
Blazono de Lavigny
Blazono de Lavigny
Blazono de Lavigny
Preĝejo de Lavigny
Preĝejo de Lavigny
Preĝejo de Lavigny
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 30′ 07″ N 6° 24′ 14″ O / 46.50194 °N, 6.40389 °O / 46.50194; 6.40389 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 07″ N 6° 24′ 14″ O / 46.50194 °N, 6.40389 °O / 46.50194; 6.40389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 870
Areo 4,00 km²
Alteco 522 m super marnivelo
Poŝtkodo 1175
Komunumkodo 5637
Mapo de Lavigny
Mapo de Lavigny
Situa mapo de Lavigny
vdr

Lavigny estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 870 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lavigny situas inter la Lago Lemano kaj la Vaŭda Mezlando sur deklivo oriente de la rivero Aubonne proksimume 7 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Morges. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lavigny kaj la setlejoj Les Pomméries kaj la La Vaudalle.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,00 km², de kiuj 3,5% estas kovritaj de arbaro, 59,8% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lavigny limas en nordo al Yens, en oriento al Villars-sous-Yens, en sudo al Etoy, en sudokcidento al Aubonne, kaj en nord Saint-Livres.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Lavigny pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cossonay al Aubonne. Konektaj vojoj kondukas al Etoy kaj Saint-Livres. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 kilometrojn sude de la komunumo apud Aubonne. Pere de poŝtaŭtolinioj de Lavigny al Morges kaj de Etoy al Aubonne la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lavigny datiĝas el la jaro 1145 kiel Lauiniaco. Sur la teritorio de la komunumo Lavigni apud Les Pomméries kaj La Vaudalle estis trovitaj tombokampoj el la frua mezepoko. Ekzistas mencioj pri nobela familio de Lavigny de la 12-a ĝis la 17-a jarcento. Dum mezepoko Lavigny apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu en la jaro 1701 estis transformita al voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Lavigny estis atribuita al la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]