Lavizzara (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Lavizzara
Blazono de la komunumaro Lavizzara
Fusio, Lavizzara
Mapo de la komunumaro Lavizzara
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Vallemaggia
Ĉefloko Lavizzara
Koordinatoj  46° 26′ N 8° 39′ O / 46.433 °N, 8.650 °O / 46.433; 8.650 (mapo)Koordinatoj: 46° 26′ N 8° 39′ O / 46.433 °N, 8.650 °O / 46.433; 8.650 (mapo)
Nombro de loĝantoj 529 (2011-12-31)
Areo 187,21 km²
Loĝantardenseco 3 loĝantoj/km²


La komunumaro Lavizzara estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Vallemaggia. Ĝi havis 529 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Lavizzara.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la komunumaro Lavizzara kongruas kun la teritorio de la samnoma komunumo. Ĝi situas en la fonregiono de la rivero Maggia.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pro ĝia situo en la supro de la Valo de Maggia, la komunumaro atingeblas per unu sola veturebla vojo ek de Cevio. Pere de buslinio al Locarno, ĝi estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum mezepoko la najbararo de la Valo de Lavizzara defindis certan aŭtonomion de la cetera Valo de Maggia, kiu siavice sendependiĝis de Locarno. Tiu aŭtonomio jam estis konfirmita sub la regado de la Dukoj de Milano. En la nova Kantono Tiĉino post 1803 Lavizzara fariĝis komunumaro en la Distrikto Vallemaggia. En la jaro 2004 ĉiuj komunumoj de la Valo de Lavizzara, nome Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico kuniĝis al la nova komunumo Lavizzara.[1]

Komunumoj de la komunumaro Lavizzara[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Lavizzara konsistas ek de la kuniĝo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj, Broglio, Brontallo, Fusio, Menzonio, Peccia kaj Prato-Sornico en 2004 el nur unu sola komunumo, kiu nomiĝas same kiel la komunumaro:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Lavizzara Lavizzara 529 187.2 5323
Totale 1 529 187,2 --

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]