Lawrence Norfolk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lawrence Norfolk
Lawrence Norfolk, 2013
Lawrence Norfolk, 2013
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1963 (1963-10-01) (60-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater King's College vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto vd
Aktiva en Granda Londono vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lawrence NORFOLK estas brita verkisto kaj romanisto. Li verkas historiajn romanojn kun kompleksaj intrigoj kaj akurataj detaloj. Liaj romanoj estas cetere famkonitaj pro la uzado de nekutime riĉa vortaro.

Li naskiĝis en Londono en 1963, sed vivis en Irako ĝis 1967 kaj poste en okcidenta Anglio. Li obtenis diplomon el King's College en 1986, kaj nedaŭre laboris kiel instruisto kaj sendependa verkisto por lernolibroj. En 1991, li gajnis la premion Somerset Maugham Award pro sia unua romano, Lemprière's Dictionnary, kiu temis pri la eldono en 1788 de la vortaro de John Lemprière pri klasikaj mitologio kaj historio.

Li verkis en 1996 romanon titolitan The Pope's Rhinoceros ("La Rinocero de la Papo"), inspirita de la aventuroj de la fama rinocero de Dürer en 1515.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lemprière's Dictionary (1991)
  • The Pope's Rhinoceros (1996)
  • In the Shape of a Boar (2000)