Lawrence Summers

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lawrence "Larry" H. SUMMERS (n. 30-an de novembro 1954 en New Haven, Connecticut) estas usona profesoro pri ekonomiko.

Summers estis inter 1991 kaj 1993 ĉefekonomo de la Monda Banko, financa ministro en registaro de Bill Clinton kaj ekde 1-an de julio 2001 prezidanto de la Harvarda Universitato ĝis 2006. Li akiris atenton pro liaj kritikaj elparoloj pri rap-KD de Cornel West same pri virinoj en la natursciencoj kaj tekniko.

Li ekservis en la registaro de usona prezdiento Barack Obama, en 2009, kiel direktoro de la Nacia Ekonomia Konsilio de la Blanka Domo.