Layamon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Layamon
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1200 (1200-01-01)
Morto 1-an de januaro 1300 (1300-01-01) (100-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza anglaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Profesio
Okupo poeto • verkistopastro vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • Mezepoka literaturo vd
Aktiva dum 12-a jarcento–13-a jarcento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Layamon estis angla poeto de la frua 13-a jarcento, kiu verkis Brut, vers-historio de Britio. En la poemo Layamon diris, ke li estis pastro, kiu loĝas en Areley Kings en Worcestershire (vilaĝo dek milojn norde de la urbo Worcester).

La ĉ. 16,000 versa poemo baziĝis sur la Roman de Brut (verkita de Wace en la anglo-normanda lingvo) kiu mem baziĝis sur la Historia regum Britanniae de Geoffrey de Monmouth. Ĝi estis la unua historia verko en la angla post la Anglosaksa Kroniko, kaj grava ekzemplo de la mezepoka angla poezio. La stilo estas aliteracia, kun kelkfoja uzo de rimo. Multaj spertuloj kredas ke Layamon pripense verkis en iom arkaika lingvo, ne en la tiutempa ordinara angla. La enhavo estas plejparte legenda, kaj inkluzivas legendojn pri Reĝo Arturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]