Lazara taksono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La takaheo estas ekzemplo de Lazara taksono.
Latimeria, fiŝo kiu estis observita vivanta en la akvoj de la Hinda Oceano post kiam ĝi estis konsiderita formortinta.

En paleontologio, Lazara taksono estas taksono kiu malaperis dum unu aŭ pliaj periodoj el la fosilia registro, kaj poste reaperas. La termino aludas al la biblia rakonto de la Evangelio laŭ Johano, kie Jesuo rekuperas Lazaron el morto.

Eventualaj klarigoj[redakti | redakti fonton]

Lazaraj taksonoj fakte estas sciencaj eraroj okazintaj ĉu pro (surloka) formorto, poste malakceptita, aŭ kiel erara ekzemplado. La registroj de fosilioj estas nepre malperfekta (nur tre malgranda parto de organismoj iĝas fosiloj) kaj enhavas truojn ne necese kaŭzitaj de formorto, ĉefe kiam la nombro de individuoj en unu taksono estas tre malalta.

Malfacile observeblaj taksonoj foje estas konsiderataj malaperintaj post multaj jaroj sen vidaĵoj; kaj foje post multaj jardekoj reaperas ie. La Novzelanda petrelo estis supozite formortinta ĝis ties remalkovro en 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]