Lazarillo de Tormes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vida de Lazarillo de Tormes
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1554
Ĝenro pikareska romano
Loko de rakonto ToledoAlba de Tormes
vdr
La vida de Lazarillo de Tormes y de sus fortunas y adversidades

La vivo de Lazarillo de Tormes kaj de liaj sortoj kaj malfacilaĵoj (pli konata kiel simple Lazarillo de Tormes) estas romano hispana anonima, verkita en unua persono kaj kiel epistola romano (kiel unusola kaj longa letero), kies konata eldono plej antikva datiĝas de 1554. En tiu oni rakontas aŭtobiografie la vivon de infano, Lázaro de Tormes, en la 16-a jarcento, ekde lia nasko (fakte ĉe la rivero Tormes) kaj malriĉega infanaĝo ĝis lia geedziĝo, jam en adolta aĝo. Ĝi estas konsiderata pionira de la Pikareska romano pro elementoj kiel realismo, la rakontado en unua persono, la strukturo survoje inter diversaj majstroj kaj la ideologio kaj moraliga kaj pesimisma.

Lazarillo de Tormes estas ironia skizo kaj senpia de la socio de la epoko, el kiu oni montras ties malvirtojn kaj hipokritajn sintenojn, ĉefe de pastroj kaj religiuloj. Estas diferencaj hipotezoj pri ties aŭtoreco. Probable la aŭtoro estis simpatianto de la idearo erasmisma. Tio motivis ke la Inkvizicio malpermesis ĝin kaj ke poste permesis ties publikadon post cenzuro. La verko ne reeldoniĝis plene ĝis la 19-a jarcento.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Antaŭparolo[redakti | redakti fonton]

Komence de la rakonto, skribita kiel letero adresita al nenomita kaj altranga leganto konata kiel Vuestra Merced, Lázaro mencias nekonatan kazon ("caso"), kies detaloj la adresato de la rakonto ŝajne volas kompreni. Lázaro klarigas ke por konvene klarigi la detalojn de tiu kazo, li devas komenci sian rakonton de la komenco de sia vivo. Kvankam la teksto ne eksplicite klarigas kio tiu "kazo" estas, la akceptebla supozo en la esplorado estas ke ĝi estas la afero de la dubinda geedziĝo de Lázaro al virino kiu laboris kiel la servistino de la ĉefepiskopo de Toledo, kun kiu estas implicita en la tekston, ke ŝi neniam ĉesis renkontiĝi.

Unua ĉapitro - en la servo de blindulo[redakti | redakti fonton]

La unua ĉapitro priskribas la infanaĝon de Lazarillo (Lazarillo, la diminutiva formo de la nomo Lázaro) en vilaĝo proksime de la grandurbo de Salamanca. Lázaro rakontas pri sia familia fono kaj la cirkonstancoj sub kiuj li estis devigita forlasi sian patrinon kaj iĝi servisto de blinda almozulo. La patro de Lázaro laboras en grenmuelejo kaj ŝtelas de siaj klientoj. La patro de Lázaro aliĝis al la milito kontraŭ la maŭroj, de kiu li neniam revenis. Lia vidvigita patrino naskas alian filon de malhelhaŭta viro nomita Zajd. Zajd ankaŭ montriĝas esti ŝtelisto, kaj eĉ se Lázaro preteksas kaj diras ke la celo de la ŝteloj devis financi la familion de Lázaro, Zajd estis kaptita kaj malliberigita. La patrino de Lázaro, kiu estas lasita nekapabla provizi por sia majoratulo, konas blindan almozulon kaj konfidas sian filon al li, por servi kiel lia servisto. Jam en la komenco de ilia kunvojaĝo, la blindulo fitraktas sian filon, kio alportas la infanon al malespero kaj la ekkompreno ke li estas sola en la mondo kaj devas lerni pluvivi memstare. En lumo de tiuj komprenoj Lázaro provas trompi la blindulon. Komence Lázaro trinkas la vinon en lia karafo kaj poste li ŝtelas vinberojn de li. Dum unu el la manĝoj, Lázaro anstataŭigas la pecojn de kolbaso sur la trapikilo de la blindulo per pecoj de rapo. Ĉiujn tiujn fojojn Lázaro estis kaptita kaj punita fare de la blindulo.

Ĉapitro dua - en la servo de pastro[redakti | redakti fonton]

Komence de la dua ĉapitro, Lázaro renkontas pastron kaj iĝas lia servisto, esperante ke sub la protekto de persono de pli alta statuso ol la blindulo, li ne plu suferos de malsato. Sed la pastro montriĝas pli avara ol sia antaŭulo, kaj li ŝlosas la manĝaĵon en sia posedo en skatolo, kaj konservas la ŝlosilon ĉe li ĉiam. Unu el ĉi tiuj tagoj venos al la loko forĝisto. Lázaro sukcesas konvinki la forĝiston fari alian kopion de la ŝlosilo, kies ekziston Lázaro kaŝas de la majstro, kaj kun kio li akiras aliron al manĝaĵo. Kiam la pastro malkovras ke al lia kesto mankas manĝaĵo, Lázaro lasas lin opinii ke musoj trapikis la keston kaj ronĝis la panon, kaj poste, ke serpento respondecas pri la malapero de la manĝaĵo en la kesto. Unun nokton, fajfa bruo (produktita per la ŝlosilo kiun Lázaro kaŝas en sia poŝo) vekas la pastron. La pastro, kredante la siblan sonon por esti la voĉo de la serpento, pugnobatas Lázaro'n en la kapo pere de klabo en la mallumo kaj igas lin perdi konscion. Kiam li ŝaltas la lumon kaj vidas la ŝlosilon en la poŝo de la knabo, la pastro realigas la ruzaĵon de Lázaro kaj post dek kvin tagoj de resaniĝo forigas lin el sia hejmo.

Ĉapitro tria - en la servo de varleto[redakti | redakti fonton]

En la tria epizodo, kiu okazas en Toledo, Lázaro renkontas varleto kun la titolo "Hidalgo" (hispana titolo de nobelaro), kiu funkcias kiel sia nova majstro. Malgraŭ lia estiminda aspekto kaj titolo, ĉi tiu sinjoro montriĝas por malriĉa homo, kiu ne havas manĝaĵon por nutri sian familion. Ĉeestante en lia servo, Lázaro rivelas ke li postlasis sian biendomon en Kastilio nur ĉar li rifuzis forigi sian ĉapelon antaŭ alia nobelulo de pli alta statuso, kaj elektis, pro sia fiereco, vivi vivon de malriĉeco, malproksime de lia hejmo. Pro tio, Lázaro eliras por kolekti almozon por ambaŭ de ili. Iun tagon la varleto eliris por ŝanĝi moneron ĉe la urboplaco, sed li neniam revenis hejmen. Lázaro estas esplordemandita por la luoŝuldoj forlasitaj fare de la varleto sed estis finfine trovita senkulpa.

Ĉapitro kvara - en la servo de monaĥo[redakti | redakti fonton]

En la kvara epizodo, Lázaro renkontas monaĥon de la Ordo de Gracio kiu tendencas vagi multe dum la tago. Post ok tagoj da vagado, Lázaro decidas forlasi sian novan majstron. Ĉe la fino de la ĉapitro, la rakontanto emfazas ke li ne povas listigi la kialojn kial li forlasis la monaĥon.

Ĉapitro kvina - en la servo de indulgenca agento[redakti | redakti fonton]

En la kvina ĉapitro, Lázaro aliĝas al vojaĝagento de indulgencoj, kiu vojaĝas ĉirkaŭ Kastilio kaj vendas atestilojn (bulas) en la nomo de la eklezio, kiuj indikas ke tiuj kiuj aĉetis ilin estas pardonitaj pro siaj pekoj. Dum en la plej multaj el la urboj kaj vilaĝoj tra kiuj la agento pasas, li sukcesas, kun la helpo de relative simplaj trukoj, trompi la lokajn loĝantojn kaj vendi grandan kvanton da indulgencoj, alveninte en La Manĉon, la agento renkontas malfacilecon en vendado de novajn indulgencojn, kaj li uzas novan lertaĵon: starante malproksime de la okuloj de la homamaso, li varmigas simplan metalan krucon ĝis ĝi varmegas, kaj petas la homojn kisi la krucon dum diservo. Kiam la kruco kreas brulvundojn sur la vizaĝoj de la fideluloj, la agento emfazas, ke ĝi estas miraklo kaj sukcesas, kiel rezulto, vendi pli ol tri mil indulgencoj. Lázaro daŭre servas la agento dum pliaj kvin monatoj.

Ĉapitro sesa - en la servo de la pastro[redakti | redakti fonton]

En la sesa ĉapitro, Lázaro estas renkontiĝas kun pastro en la katedralo kaj ekfunkcias kiel akvoportisto por li. Por la unuan fojon Lázaro ricevas permanentan laboron kiu alportas al li monon kaj manĝaĵon. Post kvar jaroj da laboro, Lázaro sukcesas ŝpari sufiĉe da mono por aĉeti vestaĵojn kaj uzitan glavon. Post la aĉeto, Lázaro vidas sin kiel "memstara viro" kies statuso ne plu konvenas al tiu simpla manlaboro, kaj sekve decidas foriri.

Ĉapitro sepa - starigoprocezo kaj geedziĝo[redakti | redakti fonton]

En la sepa ĉapitro, Lázaro eniras la servo de tribunala helpanto, sed retiriĝis de tiu laboro post mallonga tempo pro la danĝeroj implikitaj. Poste Lázaro trovas laboron kiel anoncisto en la servo de la reĝo. La rakonto finiĝas post kiam Lázaro geedziĝas kun la servistino de la ĉefepiskopo de Toledo, silentigante diversajn onidirojn pri la lojaleco de lia edzino, kaj la naturo de la rilatoj inter ŝi kaj la ĉefepiskopo.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Konserviĝas kvar diferencaj unuaj eldonoj de la verko, la kvar de la jaro 1554, presitaj respektive en Burgos, Medina del Campo, Antverpeno (tiam hispana posedaĵo) kaj Alcalá de Henares. La plej antikvaj ŝajne estas tiuj de Burgos kaj Medina.

De la eldono de Antverpeno oni konservas sep ekzemplerojn, dum estas nur po unu el ĉiuj el la aliaj tri eldonoj. La ekzemplero plej ĵuse malkaŝita estis tiu de la eldono de Medina del Campo, kiu aperis en 1992 en la vilaĝo de la provinco de Badajoz nome Barcarrota, post trapasi kelkajn jarcentojn kaŝe enmurigita por eviti la Inkvizicion.

Tamen probable ekzistis pli antikva eldono, de 1553 kaj 1552, kies eventuala sukceso generis la tri samtempajn postajn eldonojn.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Okazis multaj adaptaĵoj al kino kaj teatro, ekzemple filmo Lázaro de Tormes (2000).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ALBORG, Juan Luis: Historia de la literatura española. Tomo I: Edad Media y Renacimiento. Madrid, Gredos, 1997 (segunda edición ampliada; octava reimpresión). ISBN 84-249-3126-2.
  • ANÒNIM: La vida de Llàtzer de Tormos, Trad. al valenciano de Antoni Bulbena i Tusell, estudi preliminar de Jordi Bilbeny, edició a cura de Josep Maria Orteu, Llibres de l'Índex, Barcelona, 2007. (En catalán). ISBN 978-85-9653-51-3.
  • CALERO, Francisco: Juan Luis Vives, autor del Lazarillo de Tormes, Ajuntament de València, València, 2006. ISBN 84-8484-172-3.
  • CALERO, Francisco: Juan Luis Vives, autor del Diálogo de Mercurio y Carón, Ajuntament de València, València, 2004. ISBN 978-84-8484-115-9.
  • NAVARRO DURÁN, Rosa: "Introducción" a Valdés, Alfonso de: La vida de Lazarillo de Tormes y de sus fortunas y adversidades. Barcelona, Octaedro, 2003. ISBN 84-8063-580-0.
  • RICO, Francisco (ed.): Lazarillo de Tormes. Madrid, Cátedra, 1998 (decimotercera edición). ISBN 84-376-0660-8.
  • RICO, Francisco: La novela picaresca y el punto de vista, Barcelona, Seix Barral, 2000. ISBN 978-84-322-0850-8.