Leányfalu

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leányfalu (leAnjfalu) estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Szentendre. La nomo signifas knabineto-vilaĝo.

Kalvinana preĝejo de Leányfalu

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

La grandvilaĝo situas inter Pilis (montaro) (piliŝ) kaj dekstra flanko de Danubo. Kontraŭe estas Pócsmegyer, pramo interligas ambaŭ komunumojn. Leányfalu kontaktiĝas kun Szentendre kaj Tahitótfalu. La vilaĝo havas ĉefvojon Budapeŝto-Visegrád, krome ekskursoŝipoj uzas la havenon.

Historio [redakti]

Pli frue la romianoj faris tie sentineloturon. En 1541 okazis turka okupado, sed la loĝantaro parte restis.

En 1949 la setlejo memstariĝis de Pócsmegyer, en 1970 iĝis grandvilaĝo. Ĝi estas feriejo, famaj aktoroj, figuroj havas tie feridomojn. La grandvilaĝo havas termalan banejon.

Famuloj [redakti]