Leïla Kaddour-Boudadi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leïla Kaddour-Boudadi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1980 (1980-06-25) (43-jaraĝa)
en Aubergenville
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Ecole Publique de Journalisme de Tours • Universitato de Poitiers
Familio
Amkunulo Pierre Guénard
Okupo
Okupo ĵurnalistomoderatoro • radio-prezentisto
vdr

Leïla KADDOUR-BOUDADI, naskiĝinta la 25-an de junio 1980 en Aubergenville (Yvelines) estas ĵurnalistino kaj animantino en franca televido kaj radio. Instruita en la publika Lernejo de Ĵurnalismo de Tours, ŝi prezentis notinde, inter januaro 2012 kaj julio 2014, la francan ĵurnalon de Arte je la 19h45.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj instruado[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta de patro laboristo kaj de ĉehejma patrino, ŝi lernis en La Couronne en Charente. Ŝiaj gepatroj, ambaŭ infanoj de harkioj, estis elpelitaj en 1962. Ŝi havas fratinon, Fatima, mezlerneja instruistino pri modernaj literaturaj studadoj.

Post la abituro, ŝi loĝis en Poitiers por vizitadi klasikajn literaturajn studadojn ĝis la magistreco. Ŝi laboras pri la nocio de «monstro» en la greka literatura de Homero en la 5-a jarcento aK. Poste, ŝi instruis, en mezlernejoj kaj en la universitato de Poitiers[1]..

Ĵurnalista kaj komunikila kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi enriris la publikan lernejon de ĵurnalismo de Tours. Ŝi efektivigis plurajn staĝojn, kaj eniris la skipon de la ĵurnalo Afrik.com, poste de la kanalo de televido France 3.

En aprilo 2011, ŝi laboris por i>Télé. Samtempe, ŝi ekverkis por la gazeto Causette.

Inter 2012 kaj 2014, ŝi eniris la kulturan dunacian Arte 2, kie ŝi prezentas la ĵurnalon de 19h45.

Ekde 2014 ŝi kuniĝas al la skipo de Nagui en la radio elsendo La Bande originale (La originala bando) en France Inter[2].

Somere 2016, ŝi prezentas kulturan elsendon en France inter Le mag de l'été (La magazin' de la somero) ĉiutage inter la 18a kaj la 19a.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]