Leĉantilopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ino de Leĉantilopo "fluganta" super ero de klara akvo frumatene en la Okavanga Delto.
Arealo. Ruĝe formortinta.

La Leĉantilopo, aŭ Ruĝa kobo, (Kobus leche) estas antilopo de la genro Kobus troviĝanta en Bocvano, Zambio, sudorienta Demokratia Respubliko Kongo, nordorienta Namibio, kaj orienta Angolo, ĉefe ĉe la Okavanga Delto, la inundebenaĵoj de la rivero Kafue kaj en la marĉoj Bangveulu.

La Leĉantilopo estas 90 al 100 alta ĉe la ŝultro kaj pezas el 70 al 120 kg. Ili estas flavecbrunaj kun blankaj ventroj. Maskloj estas pli malhelaj, sed ĝenerale al nuanco varias depende el la subspecio. La longaj, spiral-strukturaj kornoj estas svage liro-formaj, kaj troviĝas nur ĉe maskloj. La malantaŭaj kruroj estas iome pli longaj en proporcio ol ĉe aliaj antilopoj, konvenaj por facile long-distance kuri sur marĉa grundo.

Tiu afrotropisa specio troviĝas en marĉaj areoj kie ili manĝas akvajn plantojn. Ili uzas la ĝisgenue profundan akvon kiel protekto el predantoj. Ties kruroj estas kovrataj el akvoelpela substanco kiu permesas iiln kuri rapide en ĝisgenue profundan akvon. La Leĉantilopo estas tagulo. Ili ariĝas en antiloparoj kiuj povas inkludi multajn milojn da individuoj. Tiuj antiloparoj estas kutime el nur unu sekso, sed dum pariĝada sezono ili miksiĝas.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]