Leĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leĉo (kun viando kaj terpomoj)

Leĉo (hungare: Lecsó) estas hungara mikspoto kun kapsikoj, papriko, tomatoj, kaj cepoj.

Kvankam Leĉo ofte estas surtabligita kiel vegetara mikspoto oni povas aldoni kolbason (kiel lecsókolbász, speciale farita por tiu celo) antaŭ la surtabligo. Enladigi leĉon estas populara maniero por konservi legomojn por la vintro.

En Germanio, Leĉo nomiĝas Letscho kaj ofte estas uzata kiel ĉefa ingredienco de saŭco kiu estas uzata kun diversaj manĝoj. Ĝi kutime estas farita el tomatoj, kapsikoj, kaj cepoj inter aliaj regionaj aldonaĵoj.

En Pollando, Leĉo (nomita Leczo) kutime estas farita el ruĝaj kapsikoj, italaj kukurbetoj, tomatoj, cepoj, ajlo kaj kolbaso, spicigita per papriko. En Pollando oni surtabligas Leĉon vermegan kaj spicigitan. Ĝi probable venis el Hungario.