Leĝo de Fina Punkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifestacio kontraŭ la Leĝo de Fina Punkto en 1986.

La Leĝo 23.492 de Fina Punkto aŭ en hispana Ley de Punto Final estis leĝo argentina kiue proklamis la senvalidecon de la jura agado kontraŭ la akuzitoj kiel farintoj de la delikto de malaperigo de personoj (kiu inkludis kontraŭleĝajn arestojn, torturojn kaj murdojn) kiuj okazis dum la militista diktaturo de la memnomita Proceso de Reorganización Nacional de 19761983; kiuj ne estis alvokitaj al deklaro ene de limdato de 60 tagoj plus la 2 jaroj jam pasintaj; ekde la 10a de decembro de 1983. Ĝi estis prezentita de la deputitoj Juan Carlos Pugliese, Carlos A. Bravo kaj Antonio J. Macris, kaj aprobita la 24-a de decembro de 1986 fare de la prezidento Raúl Alfonsín.[1] La argentina kongreso nuligis ĝin en 2003.

Notoj[redakti | redakti fonton]