Leĝo de Wien pri ŝoviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leĝo de Wien)

La leĝo de Wien aŭ pliekzakte leĝo de Wien pri ŝoviĝo estas fizika leĝo, kiu priskribas la spektron de termoradiado elsendita de nigra korpo. Kontraste al leĝo de Planck (aŭ al simila leĝo de Wien pri radiado), la leĝo nur rilatigas la ondolongon de maksimuma intenseco kun la korpotemperaturo, sed pri la intenseca kvanto ne temas. La leĝo nomiĝas laŭ la germana fizikisto Wilhelm Wien, kiu eltrovis ĝin en la jaroj 1893 ĝis 1894[1].

Laŭ la leĝo de Wien la ondolongo de maksimuma intenseco de termoradiado de nigra korpo estas[2]:

Leĝo de Wien: La ondolongo de maksimuma intenseco, kion nigra korpo termoradias, dependas de ĝia temperaturo T. Krome vidigas kelkajn (nenigrajn) korpojn kun (ĉirkaua) .
,
kun
: temperaturo, unuo K,
: ondolongo de maksimuma intenseco,
b = 2,897756 mm K: konstanto de Wien.

La leĝo matematike dedukteblas de la leĝo de Planck.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de:Wilhelm Wien germana vikipedio, (vizitita la 14-an de julio 2009)
  2. Kuchling, Taschenbuch der Physik, Harri Deutsch Verlag (1988), 11a eldono, p. 268-269.