Leĝo pri Lingvoj de Aragono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Aragono, la Leĝo pri Lingvoj de 2009 difinas la lingvojn aragonan kaj katalunan kiel originaj kaj historiaj lingvoj de Aragono en norda Hispanio, sed tiu leĝo ne oficialigas ilin en tiu regiono. Tiu leĝo klopodas helpi la uzadon kaj disvolvigon de ambaŭ lingvoj en la aragona teritorio. Per tiu oficiala dokumento oni emfazas ke la lingva realo de Aragono estas trilingva, se oni konsideras la ĝeneralan hispanan.