Leĝo pri elimino de tria
El Vikipedio
Leĝo pri elimino de tria (latine tertium non datur) estas logika principo, kiu diras, ke por ĉiu aserto P validas, ke la aserto P ne estas vero aŭ ke P estas vera.
Ekzemple se P estas
- Kakto estas besto.
sekvanta disjunkcio
- Kakto estas besto aŭ kakto ne estas besto.
estas vera.
La nomo de leĝo priskribas rezultan disjunkcion, kiu proksimume esprimas la fakton, ke apartenanta aserto estas aŭ vera aŭ malvera, ekzistas nenia tria ebleco.
La leĝo estas unu el bazaj aksiomoj validaj en multaj klasikaj duvaloraj logikoj. Sed en kelkaj logikaj sistemoj tiu ĉi principo ne validas. Ekzemplo povas esti plurvaloraj logikoj (ekz. fuzia logiko) aŭ intuicionista logiko.