Leĝoj de Arkimedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En fiziko, flosemoelĵetforto estas supreniga forto sur objekto pro fluaĵo (t.e., likvaĵogaso) kiu parte aŭ entute ĉirkaŭas ĝin, pro prema malsamo inter supero kaj subo de la objekto. La suma flosemo egalas al la grandeco de la fluaĵo ellokigita de la korpo. Tiu ĉi forto ebligas al objekto ke ĝi flosu aŭ pezu malplie. Flosemo gravas por multaj veturiloj, kiel boato, ŝipo, balono, kaj aerŝipo.

Flosemo agas kontraŭ la forto de gravito kaj tiel malpezigas aferojn. La maso de la objekto tamen ne ŝanĝiĝas. Oni distingu inter flosa pezo kaj maso.

Arkimedo-Principo[redakti | redakti fonton]

Submerged-and-Displacing.svg

Principo de Arkimedo, aŭ la leĝo de elĵetforto,

"Arkimedo-Principo diras ke solida korpo parte aŭ tute enakvigita ŝajne perdos peson egalante akvpeso ellokita."

Ĝi nomiĝas pro Arkimedo de Sirakuso. Vitruvio rakontas la fama historio de Arkimedo malkovrante tiun ĉi dum bano kaj poste kurante senveste tra la urbo, sed vera montro de la malkovro montriĝas en lia duvolumena verko Pri Flosantaj Korpoj. La antikva ĉina infangenio Cao Ĉong ankaŭ ĝuste aplikis la principon de flosemo por bone mezuri la pezon de elefanto, kiel priskribita en Sanguo Zhi.