Leŭkipo (filozofo)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Leŭkipo |
Leŭkipo (helene Λεύκιππος), vivinta en la 5-a jarcento antaŭ nia epoko, estis helena filozofo. Li estis la unua proponanto de atomismo.
Li naskiĝis verŝajne en Mileto, eble en Abdero aŭ Eleo.
El liaj laboraĵoj nenio konserviĝis; ili estas konataj nur el citaĵoj de lia disĉiplo Demokrito. Tial ne eblas distingi, kiu el la du kreis kiujn ideojn kaj tezojn.
Iuj supozas, ke li ne ekzistis kaj ke lia nomo estis pseŭdonimo de Demokrito, sed Aristotelo kaj Teofrasto citas lin kiel fondinton de atomismo.

