Le Bon Sexe illustré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Bon Sexe illustré
Origine Le Bon Sexe illustré
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Tony Duvert
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1974
Loko Parizo
Eldoninto Minuit
Trajtoj
Paĝoj 165
ISBN 2707300039
Ĝenro eseo
vdr

Le Bon Sexe illustré estas eseo de la franca verkisto Tony Duvert, publikigita en 1974 ĉe la eldonejo Minuit. Kune kun L’Enfant au masculin (1980, La infano virsekse), Le Bon Sexe illustré estas unu el la eseoj en kiu Duvert esprimas plej forte siajn konvinkojn, ankaŭ reprezentitajn en multaj el siaj romanoj kie la infanoj aperas en unua rango.

En la libro, verkita kiel reago al la sukceso atingita de la Encyclopédie de la vie sexuelle, publikigita ĉe Hachette, la aŭtoro faras korodan kritikon pri familio kaj seksa edukado en la moderna burĝa socio kaj defendas seksan liberigon de neplenaĝuloj. Duvert asertas: «Oni devas agnoski al neplenaĝuloj, infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori»[1].

Parte inspirita en la rilato kiun la aŭtoro havis en la somero 1973 kun infano 8-jara,[2] la eseo estas plilongigo de lia artikolo La sexualité chez les crétins ("La sekseco ĉe la kretenoj"), publikigita en 1973 en la literatura revuo Minuit[3]. En la unua eldono, ĉiu ĉapitro estas ilustrita per fotografaĵo de erekcianta adoleskanto, kiun Duvert priskribas kiel "kaco de erekcianta bubo"[4].

Publikigita meze de seksa revolucio, la verko havis pozitivan akcepton, kvankam la kritikistoj pli laŭdis ĝian humuron kaj kapablon analizi la hipokritecon de la burĝa socio ol la preskribojn kaj propran ideologion de Duvert.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malantaŭa kovrilo de Le Bon Sexe illustré, Éditions de Minuit, 1974
  2. Gilles Sebhan, Tony Duvert, l'enfant silencieux, Denoël, 2010, p. 92-9. france
  3. Tony Duvert, "La sexualité chez les crétins" (france), Minuit, n-ro 3, marto 1973.
  4. Tony Duvert, Le Bon Sexe illustré, Éditions de Minuit, 1974, p. 7.
  5. Kompilo de kritikoj en la TTT-ejo de Éditions de Minuit.