Le Canard enchaîné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
News.svg Le Canard enchaîné
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Lingvo franca
Periodeco semajngazeto
Ĝenro satira gazeto
Eldonkvanto 536 874 [1] ekz.
Fondiĝis en 1915
Eldonejo Société anonyme (SA)
Les Éditions Maréchal - Le Canard Enchaîné
Eldona urbo Parizo
Ĉefredaktoro Claude Angeli & Érik Emptaz
Retpaĝo Le Canard enchaîné
ISSN 0008-5405

"Le Canard enchaîné" (La katenita anaso) estas franca satira semajngazeto aperanta ĉiun merkredon. Fondita la 10-an de septembro 1915[2][3] [4] fare de Maurice Maréchal, Jeanne Maréchal kaj Henri-Paul Deyvaux-Gassier, ĝi estas unu el la plej malnovaj titoloj el la nuna franca gazetaro[5].

Laŭ la historiisto Laurent Martin, tiu gazeto reprezentas "alternativan formon de gazetaro, kiu havas ne multe da ekvivalentoj en Francio kaj en la mondo".[6].

Origino[redakti | redakti fonton]

Historio pri Le Canard enchaîné

Ĝia nomo referencas al la ĵurnalo L'Homme libre (La libera Homo), kiun eldonis Georges Clemenceau kaj en kiu li mallaŭdis kaj malkaŝe kritikis la tiutempan registaron. {fr} [7]. Tiu "Canard" de Clemenceau, homonimo kun "canard", t.e. gazeto en populara lingvaĵo, estis tamen cenzurita , kaj ĝi ricevis alian nomon : "L'Homme enchaîné" (la katenita Homo). Parodie, Maurice kaj Jeanne Maréchal decidis nomi sian gazeton Le Canard enchaîné.

Historia varianto de la titolo aperis de la 15-a de oktobro 1918 ĝis la 28-a de aprilo 1920 : Le Canard déchaîné (La malkatenita Anaso).

Eldonlinio[redakti | redakti fonton]

La subtitolo estis "Journal satirique paraissant le mercredi" (Satira ĵurnalo aperanta la merkredon[8]). Ĝia slogano : "La liberté de la presse ne s'use que quand on ne s'en sert pas." (La libereco de la gazetaro eluziĝas nur kiam oni ne uzas ĝin). Tio resumas sufiĉe bone la eldonlinion de tiu semajngazeto : "Le Canard" informas pri ĉiuj skandaloj publikaj, politikaj, ekonomiaj, justicaj, ktp, en Francio sed ankaŭ en aliaj landoj. Ĝian devizon eltrovis H.-P. Gassier en 1915 : "Ci havos miajn plumojn, ci ne havos mian haŭton".

La desegnon pri anaso, kiu aperas frontpaĝe en ĉiu numero apud la titolo de la gazeto, faris Henri Guilac.

La stabileco de la redakta kadro de la gazeto estas cetere unu el la karakterizoj de la gazeto.

Jam de 1971, la gazeto aplikas la Ĉarton de Munkeno[9].

Maldekstre naskiĝinta…[redakti | redakti fonton]

Ofte sentebla en la paĝoj de la gazeto estas Kontraŭmilitarisma maldekstra sentemo. Iuj perceptas dekomencan tendencon maldekstre anarkiistan, sed iuj aliaj dekstran Anarkiisman [10].[11]. [12]. Ĝi malkaŝe deklaras bonfaman kontraŭklerikalismon. [13].

"Le Canard" aplaŭdis, kiam maldekstra koalicio akiris la regpovon en 1924 sub la nomo "Cartel des gauches"[14], Popola Fronto en 1936, Pierre Mendès France, François Mitterrand en 1981, sed kun malfido kaj singardemo. La maldekstraj partioj ĉiam malfidis je ĝi. Maurice Thorez, en centra komitato de la Franca Komunista Partio, skurĝis la blageman spiriton de Le Canard "'kiu kondukis al dubo pri ĉio “ ; ankaŭ Guy Mollet, en la Franca Sekcio de la Laborista Internacio, mallaŭdis ĝin.

Nek pli maldekstre, nek pli dekstre[redakti | redakti fonton]

"Le Canard enchaîné" estas de ĉiam klare sendependa. Eĉ se ĝi konservas maldekstreman sentemon, ĝi ne hezitas kondamni ĉiujn politikajn devojiĝojn, kia ajn estas la politika tendenco de kie ili okazas. Vigle ema al konservo de sia eldona sendependeco, la gazeto rifuzas reklamistojn. Ĝi restas unu el la lastaj esplorgazetoj en Francio. Ĉar ĝi ne referencas al la informagentejo Agence France-Presse (AFP), kontraŭe al plejparto el la gazetoj "Le Canard" estas konata por flari la sensaciajn novaĵojn, kaj malvuali skandalojn. Pro tio ĝin legas kaj timas politike plej diverstendencaj homoj. Ĝi estas same senkompata pri malvenko de dekstra aŭ maldekstra partio, kaj eĉ pli se temas pri ekstremista. André Escaro, desegnisto de la gazeto, esprimis jene ties opinion "la nuna tendenco de "Le Canard" estas objektiveco. Nek dekstro, nek maldekstro"[15].

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Sen reklamaj enspezoj, Le Canard pluvivas nur per sia vendado kaj tamen montriĝas finance tre bonstata. Ĝi rifuzas en siaj paĝoj ian ajn eĉ minimuman reklamon[16], tio kio faras el ĝi unu malofta kazo en la profesia papera gazetaro en Francio[17][18].

Ĝiaj statutoj de "Société anonyme" (Anonima societo), la eldonejo Marechal, ŝirmas ĝin kontraŭ ĉia ekstera estriĝo (tio de kiam la entreprengrupo Hachette provis estri la gazeton, en 1953) ĉar akciuloj estas nur tiuj, kiuj laboras en Le Canard kaj ankaŭ ties fondintoj. La titoloj de la gazeto estas ne transdoneblaj kaj senvaloraj.

Ĝia bona financa stato ebligis al ĝi transiri al la fotokompostado en 1982, kaj al la perkomputila eldonado en 1996. La profitoj estas enmetitaj en rezervo por certigi la financan sendependecon (tiuj rezervoj estas trioble pli grandaj ol la jara enspezo per vendado.

Ĝiaj salajruloj estas inter la plej bone pagataj el la tuta franca gazetaro[19]. Kompense, la redaktoroj povas nek spekuli en borso, nek porokaze praktiki ĵurnalismon ekster la gazeto, nek akcepti donacon (precipe oficialajn francajn civilajn kaj militistajn ordenojn). La financaj kontoj estas ĉiujare publikigitaj en la lasta numero de aŭgusto.

La semajngazeto estas presita la mardon komence de la posttagmezo. Tiel ĝi maltrafis :

  • la eventojn, kiuj okazis en la nokto de la mardo 7-a de februaro 1934 : manifestacioj de la ekstremdekstraj ligoj ĉe la placo de Konkordo, en Parizo;
  • la murdon, en Marsejlo de Louis Barthou kaj de la reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević de Jugoslavio ("Le Canard" kiu iom blagis pri tiu akcepto sukcesis rekuperi la tutan eldonon kaj aperigi novan numeron);
  • la morto de Georges Pompidou. Ĝi estis anoncita al la gazetaro je la 21-a 50, multe post la finredaktado de la gazeto kaj forsendo de la ekzempleroj. La numero de la antaŭa numero de 27-a de marto enhavis artikolon de Gabriel Macé pri "Pompidou, l'homme invisible" (Pompidou, la nevidebla homo);
  • la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Le gazeto povis nur lastmomente modifi sian ĉeftitolon en « Apocalypse là-haut » (Apokalipso tie supre)..

Bonkaraktera[redakti | redakti fonton]

La gazeto estas ofte severa, foje kruela, inkluzive por siaj amikoj, tamen ne venĝema. Tiel la kapitano Nusillard, estro de la cenzuro de 1916 ĝis 1918, fariĝis poste unu el la plej fidelaj abonantoj de la ĵurnalo ĝis sia morto, en sia 95-a jaraĝo, en 1955.

Jean Egen, en Messieurs du Canard, kaj poste Vincent Nouzille, en artikolo de "Le Nouvel Économiste", en 1993, distingos "du klanojn da ĵurnalistoj historie kontraŭaj, la Dionizo-anojn aŭ vintrinkantojn (tradicio de vino "Juliénas" (Julienas est unu el la diversaj boĵolezaj vinoj, inter la plej famaj en Francio). [20]), reĝoj de la satiro, kaj la apolonanojn aŭ la akvotrinkantojn, ĉevaliroj de la informado ». Yvan Audouard diros aferojn simple por uzi la vortotrezoron de la profesio apartigante "kronikisartojn" kaj ĵurnalistojn de informado[21].

La rubrikoj[redakti | redakti fonton]

La Mare aux canards[redakti | redakti fonton]

La anasa marĉo — Rubriko aperinta ekde 1916, poste regule eldonita ekde 1918, ĝi situas en paĝo 2 kaj 3.

En paĝo 2 aperas mallongaj faktoj en rilato kun kelkaj agadoj aŭ paroloj (malprudentaj aŭ maldiskretaj) kaŝite registritaj kaj malofte diskonigitaj fare de la gazetaro, ĉu maldekstra, ĉu dekstra (en la sama spirito aperas, sampaĝe, la « Minimares »). Tiu paĝo 2 de la gazeto estas probable la plej legata de la ordinara leganto, sed ankaŭ de la famuloj, kiuj scias ke tio kio aperas tie ne estas uzebla por pliriĉigi ilian gazetaran dosieron. Male.

En paĝo 3 aperas artikoloj pli riĉenhavaj pri politikaj internaj aktualaĵoj kaj ankaŭ, ĝenerale, artikolo (ofte redaktita de Claude Angeli) pritraktanta eksterajn problemojn.

Minimares[redakti | redakti fonton]

Marĉetoj — Mallongaj novaĵoj eltiritaj el gazetoj aliaj ol "Le Canard"raportantaj pri paroloj de tiu aŭ alia famulo kun sarkasma komento.

Pan sur le bec[redakti | redakti fonton]

Frap' sur la bekon ! — Malkonfirmoj, agnosko pri eraroj enŝoviĝintaj en antaŭaj numeroj de la gazeto.

La noix d'honneur[redakti | redakti fonton]

La honora juglando — Ĝi estas iaspeca "distingo" aŭ "rekompenco", kiun la gazeto atribuas pli malpli ĉiusemajne. Ĝi estas facile rimarkebla en unua paĝo aŭ en la oka (ĉefa aŭ lasta) pro ĝia griza kadro. Tiu rubriko publike mallaŭdas parolojn de famulo, kiu distingiĝis pro senspriteco stulteco, malveraĵo, ktp.

La unua "juglando" datumas de la 14-a de januaro 1921. Ĝi estis atribuita al Louis Latzarus, ĉefredaktoro de "Le Figaro".[22].

Le mur du çon[redakti | redakti fonton]

La muro de stulteco[23] Tiu rubriko iom similas al "La honora juglando", sed je pli alta grado de primoko. Temas pri vera stultaĵo, kiun diris aŭ skribis famulo.

La brosse à reluire[redakti | redakti fonton]

La briliga broso — Tiu rubriko, ne sistema, primokas personojn, kiuj esprimiĝis flataĉeme favore al tiu aŭ alia eminentulo.

Les insolents de la semaine[redakti | redakti fonton]

La insolentuloj de la semajno — Inaŭgurita la 25-an de julio 2007, tiu rubriko enkribiĝas en aparta situacio en la monatoj, kiuj sekvis la elekton de Nicolas Sarkozy al prezidenteco de la Respubliko (majo 2007). "Le Canard enchaîné" tiam decidis listigi kritikojn kontraŭ la politiko, kiun kondukis tiu lasta sed fontantaj el informorganoj, kie la editora linio estas tre favora al li. Fakte, tiuj "malrespektemuloj" ne estas tiaj, kaj tiu hiperbola retoriko ebligas al la gazeto publike montri suspektindan komplezemon, aŭ almenaŭ mankon de kritika spirito en tiuj informiloj.

Tiu rubriko daŭris nur kelkajn monatojn kaj estis forigita (ĉu provizore ?...).

Prise de bec[redakti | redakti fonton]

Disputo — Temas pri vitriola portreto de famulo lokita unuarange en aktualaĵoj, sed ne devige por unuaranga personeco. Tiu rubriko volonte trafas ne nur tiun aŭ alian ŝtatestron aŭ ministron, sed ankaŭ famulojn ne malpli influaj kvankam ili vivas kaŝite, iel en la ombro.

Canard Plus[redakti | redakti fonton]

Tiu rubriko temas pri la aŭdvida mondo. Ĝia nomo estas iom analoga al tiu de la TV-kanalo "Canal +".

Couac[redakti | redakti fonton]

Rakonto pri peripetioj, aventur(et)oj, okazintaj al legantoj. Prizorgas tiun rubrikon Isabelle Barré kaj Jean-Yves Viollier. La nomo de tiu rubriko estas onomatopeo de la krio de anaso "kŭak !".

Coup de barre[redakti | redakti fonton]

Kroniko pri justico fare de Dominique Simonnot. Sen emfazo, li abunde citas la protagonistojn de procesoj kaj liveras abruptan raporton, eĉ krudan, pri ĉiutagaĵoj el deliktpunaj aŭ asizaj tribunaloj. La nomo de la rubriko denove uzas vortludon : "Coup de barre" = laceco; la nomon "barre" povas havi aliajn signifojn, i.a. balustrado de tribunalo aŭ juĝeja barilo.

Plouf ![redakti | redakti fonton]

Kroniko pri Alimondismo de Jean-Luc Porquet. La nomo "Plouf !" estas onomatopeo de bruo, kiun okazigas objekto falanta en likvaĵo : "pluf'".

Conflit de canard[redakti | redakti fonton]

Artikoloj pritraktantaj nutraĵojn ĝenerale, kaj aparte la agro-nutran industrion kaj komercon. La nomo de la rubriko estas vortludo inter "Conflit" kaj "Confit", t.e. respektive konflikto kaj graskonservaĵo (ekzemple, de anaso : "confit de canard").

Sur l'Album de la Comtesse[redakti | redakti fonton]

Tio estas mallonga kroniko de kontraŭknaloj. Traduko de la titolo : Sur la albumo de la grafino.

À travers la presse déchaînée, Rue des petites perles kaj Comme son nom l'indique[redakti | redakti fonton]

Temas pri tri ĝemelaj rubrikoj, kiuj ebligas kolekti erarperlojn kaj preserarojn el la cetera gazetaro kun aldono de originala komento. Povas okazi ke "Le Canard" mem aperas en tiu rubriko. Traduko de la titoloj : "Tra la furioza gazetaro", "Strato de la erarperletoj", "Kiel indikas ĝia nomo".

Contes du Canard enchaîné[redakti | redakti fonton]

Rakontoj de la Katenita Anaso — Jam de sia unua numero, en 1915,"Le Canard enchaîné" publikigis rakontojn de verkistoj kiel Jean CocteauTristan Bernard aŭ de ĵurnalistoj kiel Victor Snell. Ŝajnas ke la gazeto forlasis tiujn rakontojn.

Vidu {fr} : Contes du Canard enchaîné.

Feuillets de route de l'ami Bidasse[redakti | redakti fonton]

Temas pri rubriko pri militoj en kiuj partoprenis Francio, verkitaj far soldatoj dum la dua Mondmilito (André Guérin) kaj la milito de Alĝerio (Jean Clémentin). "Bidasse" (bidas) estas populara nomo de simpla rekrutita soldato; ĝi estas malpli uzata nun pro tio, ke la franca armeo konsistas nur el volontuloj, profesiuloj.

Les interviews (presque) imaginaires du Canard[redakti | redakti fonton]

La intervjuoj (preskaŭ) imagaj de "Le Canard" — Temas pri malofte aperantaj artikoloj, kiuj transskribas realan intervjuon de famulo (ekzemple Fratino Emmanuelle). Tiu intervjuo, realigita far ĵurnalitoj de la gazeto, miksas verajn parolojn de iu famulo (eligitaj el ilia kunteksto) kun imagaj paroloj.

La Cour[redakti | redakti fonton]

La Korto — Tiu kritika rubriko pri la povo de prezidento de Gaulle aperis sub la plumo de Roger Fressoz kun desegnoj de Roland Moisan. Ĝi aperis ekde 1960 kaj, post la foriro de Charles de Gaulle, en 1969, ĝi ricevis la nomon « La Régence » (La Regenteco). Hodiaŭ malaperinta, tiu kroniko estis unu el la plej famaj de la gazeto

Le Cinéma[redakti | redakti fonton]

La Kino — Tiu rubriko kunigas kelkaj mallongajn recenzojn pri filmoj. En ĝi aperas subtitoloj « Les films qu'on peut voir cette semaine » (La filmoj, kiujn oni povas spekti ĉi semajne), « Les films qu'on peut voir à la rigueur » (la filmoj, kiujn oni povas ne nepre spekti) kaj « Les films qu'on peut ne pas voir » (La filmoj, kiujn oni povas ne spekti). Okazas ke "Le Canard enchaîné" atentigas pri pli malnova filmo, tamen denove videbla : la intertitolo estas tiukaze « Les films qu'on peut voir ou revoir » (La filmoj, kiujn oni povas spekti aŭ ree spekti).

Le concours Ma binette partout[redakti | redakti fonton]

Temas pri konkurso nur okaze aperanta. En ĝi aperas fotoj de lokaj elektitoj kiuj montras sin per multaj fotoj en magazinoj de lokaj kolektivoj. "Ma binette partout" signifas "Mia vizaĝo ĉie".

Le Journal de Carla B.[redakti | redakti fonton]

La ĵurnalo de Carla B. — Tiu ĉi rubriko estas dediĉita al la edzino de la prezidento de la franca respubliko Nicolas Sarkozy. La gazeto raportas fiktivajn kaj humurajn parolojn de Carla Bruni-Sarkozy ĉiun tagon de la semajno (de la merkredo ĝis la mardo). La humuro fontas el la diferenco inter persono senzorga kaj "bobo" (BOurgeois-BOhème / burĝa - bohemia) apud membroj de la registaro. La rubriko ekaperis ne multe post la edziĝo de la prezidento kun manekeno kaj pludaŭros ĝis la fino de la mandato de Nicolas Sarkozy. Ĝi aperas en la ĉefpaĝo de ĉiu numero en rozkolora kadro. Ĝi sekvas alian kronikon, kiu estis antaŭe dediĉita al Xavière Tiberi (edzino de la urbestro de la 5-a arondismento de Parizo) en kiu estis primokata ŝia misuzo de la franca lingvo, kiu klare aperis en ŝia raporto pri la Francparolantaro; kaj tion severe kritikis la Korto de la Kontoj, des pli ke ŝi fakturis egkoste siajn servojn.

La ĉeftitoloj[redakti | redakti fonton]

"Le Canard enchaîné" elektas titolojn, logike, laŭ elstara aktuala fakto, nacia aŭ internacia. Ĝiaj ĉeftitoloj enhavas ĉiam vortludojn. Ekzemple :

  • Dum la prezidentaj balotoj de 1965, generalo de Gaulle, konvinkita pri sia reelekto jam post la unua baloto, praktike ne kampanjis. Nu, la 5-an de decembro, la unua baloto metis lin en nedecida situacio fronte al François Mitterrand, kaj dua balotado estis necesa por dispartigi la du kandidatojn. La gazeto tiam titolis : « De l'appel du 18 juin... à la pelle du 5 décembre ». En tiu vortludo aperas homonima kombinaĵo de la fama "alvoko de la 18-a de junio 1940", kiam de Gaulle vokis la francojn al rezistado kontraŭ la okupaciantoj, kaj "la pelle", kiu en populara franca signifas "malvenko", malsukceso". Sama estas la prononco por "l'appel" kaj "la pelle".
  • Aliaj famaj titoloj aperas france ĉe de manchettes du Canard enchaîné liste de manchettes du Canard enchaîné|manchettes du Canard enchaîné.

Diversigo[redakti | redakti fonton]

Provoj de diversigo estis maloftaj. Temas pri apartaj publikaĵoj sub formo de libroj : almanako "Almanach du Canard enchaîné", vortaroj "'Dico Canard" aŭ "Dictionnaire Canard" (1957-1972), dosieroj "Les Dossiers du Canard enchaîné" ekde 1981.

  • Numerado :
    • 1-a jaro, n° 1 (10-a de septembro 1915 - n° 5 (4-a de novembro 1915).
    • 1-a jaro, n° 1 (5-a de julio 1916 - n° 1000 (28-a de aŭgusto 1935).
    • numero 2000 aperis en 1937, temas pri eraro post la n° 1099.
    • 25-a jaro, n° 1249 (5-a de juin 1940).
    • 29-a jaro, n° 1250 (6-a de septembro 1944) - n° 2000 (18-a de februaro 1959).
    • aĝo de la gazeto : Korektistoj plurfoje eraris en la kalkulo de la aĝo de la gazeto.
    • En januaro 1948, ĝis transiro de sia 32a jaro al sia 34-a. La eraro estis korektita la sekvantan jaron.
    • En januaro1951, ĝi plijuniĝis je 3 jaroj (33-a jaro anstataŭ 36-a).
    • En 1956, ĝi forgesis aldoni unu jaron, kaj de 1962 ĝis 1964, oni lasis 43-a jaro.

Franclingva bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "L'anti-France. Tekstoj elektitaj far R. Treno kaj legantoj de Canard enchaîné". Parizo : Jean-Jacques Pauvert. 1962.
  • "Messieurs du Canard". Jean Egen. Parizo : Stock. 1973.
  • "Le Canard enchaîné". Jean Egen. Parizo : Seghers. 1978.
  • "Le Canard enchaîné ou les fortunes de la vertu, histoire d'un journal satirique 1915-2000". Laurent Martin. Parizo : Flammarion. 2001. Ĝisdatigo aperis en 2005 : * "Le Canard enchaîné. Histoire d'un journal satirique (1915-2005)". Parizo : Nouveau Monde Éditions, kun postparolo de la aŭtoro. ISBN|2-84736-112-X
  • "Pourquoi lit-on Le Canard enchaîné". Laurent Martin. Vingtième Siècle. Revuo pri historio, vol. 68 (2000), p. 43-54. Interrete legebla [1]
  • "Le Vrai Canard". Karl Laske kaj Laurent Valdiguié. Parizo : Stock. 2008[24].
  • "Une Enquête de police sur le Canard Enchaîné". Christian Plume kaj Xavier Pasquini. Parizo : Jean Picollec. 1980.
  • "L'idéologie du « Canard enchaîné »". Alain Schifres. Analyses de presse. Parizo : Presses universitaires de France. 1963.
  • "Le Canard enchaîné: la Vème République en 2000 dessins — 50 ans de dessins". Le Canard enchaîné. Parizo : Éditions Les Arènes. 2009.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • La mare au Canard (dokumentalo)
  • Les quatre coins-coins du Canard (dokumentalo)

Ligitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

"Le Canard enchaîné" kaj Interreto[redakti | redakti fonton]

La gazeto ja havas oficialan retejon, sed ĝi ne emas transiri parte aŭ entute al Interreto. Pro tio ĝi dediĉas nur unu ĉefpaĝon kun ligilo kondukanta al la ĉefpaĝo de la kuranta numero. Tamen, ankaŭ alireblaj estas la ĉefpaĝo de ĉiuj numeroj aperintaj ekde la 27-a de oktobro 2004 ĝis la 18-a de novembro 2009 kaj postaj, t.e. 4383 ĝis 4647. Ili estas videblaj per simpla modifo de la numero en la reteja adreso http://www.lecanardenchaine.fr/une4683.html

"Le Canard enchaîné" kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ne ofte la satira gazeto aludis pri Esperanto; ĝi ja estas sendependa kaj fakte esprimiĝis nek por nek kontraŭ. Tamen, interesa desegno aperis en malnova, tre verŝajne en la periodo, kiam okazis la Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo(kontrolo necesa), en 1957. La desegno, de Jean Lap, unu el la plej lertaj karikaturistoj de la gazeto, estas videbla ĉe http://www.esperanto-sat.info/article288.html . Ĝi montras tri riĉegajn uzinestrojn. Sub ĝi aperas la frazo "Pas besoin d'espéranto pour se comprendre !" : Ne necesas Esperanto por interkompreniĝi !

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo fontas esence el la franclingva versio de Vikipédia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Temas pri la entuta dissendo pagita de la jaro 2008 kiu aperas en la jara kontolibro de la ĵurnalo. La nombro da ekzempleroj venditaj de Canard Enchaîné kreskis je 7% en 2008; post progreso de 24% en 2007 («Les comptes du "Canard" en 2008», Le Canard Enchaîné, 16-an de septembro 2008, p. 4).
  2. Ĉefartikolo de la n° 1 de Le Canard enchaîné de la 10-a de septembre 1915 (rimarko: la militdeklaro okazis la 2-an de aŭgusto inter Francio kaj Germanio). Aliflanke, "Le Canard enchaîné" engaĝigas sur honoro por ne cedi, en iu ajn momento, al la bedaŭrinda momenta manio. Sufiĉas diri ke ĝi engaĝiĝas ne publikigi, pro iu ajn motivo, strategian, diplomatan aŭ ekonomian artikolon, kia ajn ĝi estas. Ĝia malgranda formato malebligas al ĝi, cetere, formale, tiun tipon de ŝerco. Finfine, Le Canard enchaîné alprenas la grandan liberecon enmeti, post detalema kontrolo, nur rigore ekzaktajn novaĵojn. Ĉiu scias, efektive, ke la franca gazetaro, senescepte, komunikas al sia legantaro, ekde la komenco de la milito, nur rigore verajn novaĵojn. Nu, la publiko estas laca pri tio! La publiko volas falsajn novaĵojn… por ŝanĝi. Tion ĝi havos. Por obteni tiun belan rezultaton, la Direkcio de Le Canard enchaîné, retroiranta antaŭ neniu forofero, ne hezitis subskribi unujaran kontrakton kun la tre fama Agentejo Wolff, kiu transsendos ĉiusemajne al ĝi, el Berlino, per speciala pikdrato, ĉiujn falsajn novaĵojn el la tuta mondo. En tiuj kondiĉoj, ni ne tute ne dubas ke la granda publiko bonvolos rezervi al ni bonan akcepton kaj, en tiu espero ni plej sincere kaj respekte kondolencas al ĝi..."
  3. La Agentejon Wolf fondis la germana ĵurnalisto Bernhard Wolf (nask. la 3-an de marto 1811 en Berlino, mort. la 11-an de majo 1879 en Berlino). Poste ĝi fariĝis 'Deutsche Presse-Agentur.
  4. {fr} "1915-2005: le Canard enchaîné fête ses 90 ans", Gilles Labarthe, agentejo Datas (Svisio).
  5. Citaĵo : "Alveninta en respektinda aĝo, Le Canard Enchaîné fariĝis eĉ temo de universitata disertacio. Disertacio por diplomo de superaj studoj pri politikaj sciencoj estis freŝdate dediĉita al ĝi. Ĝia aŭtoro alvenis al la konkludo, ke tiu institucio de la liberala kaj intelekta maldekstro fariĝis simbolo. Ĝia malapero — li aldonis — estus signalo pri diktaturo. Correspondance de la presse, 4-an de septembro 1965, p. 11.
  6. "Kial oni legas "Le Canard enchaîné ?". "Vingtième Siècle". Revue d'histoire (Revuo pri historio), vol 68 (2000), p. 52. Legebla interrete {fr} Pourquoi lit-on le canard enchaîné ?
  7. Clemenceau opiniis ĝin necesa en milita tempo; li vigle protestis kontraŭ cenzuro : Clemenceau journaliste (1841-1929) Les combats d'un républicain pour la liberté et la justice (Clemenceau ĵurnalisto — bataloj de respublikano por libereco kaj justico).{fr} Eltiraĵo pri cenzuro, Gérard Minart.
  8. Tiu subtitolo datumas de 1925; ĝi estis antaŭe, de 1915 ĝis 1917, "Journal humoristique" (Humura ĵurnalo), kaj poste "Journal hebdomadaire" (Semajna gazeto) ĝis 1925.
  9. Eltiraĵo :"La esencaj devoj de ĵurnalisto konsistas respekti la veron pro la rajto, kiun havas la publiko ĝin koni; defendi la informliberecon; publikigi nur informojn, kies originon oni konas; ne uzi nekorektajn metodojn por obteni informojn; rifuzi ĉiun premon (…)".
  10. Laurent Martin : "Le Canard enchaîné, un objet politique mal identifié", en "Revue d'histoire moderne et contemporaine", vol. 2003-2, no 50, p. 73-91. Eltiraĵo : "Li rifuzos ankaŭ esti konsiderata kiel komunista ĵurnalo. En la libro "Les Mémoires du général de Gaulle", vol. 3, "Le Canard enchaîné" estis inkludita inter la komunistaj gazetoj. Sekve de demando de la gazeto, la koncerna parto estis korektita, tamen ĝi ne rezignis je sia sendependeco kaj kritika spirito."
  11. "Por la dekstremuloj ili montras en tio stultecon, kiu pravigas Guy Mollet, "Le Canard enchaîné" estas nur amuzaĵo, distraĵo ne ĉiam tre ridiga, kaj la gurdaĵoj ne havas konsekvencojn. En realo, "Le Canard enchaîné" estas la franca gazeto, kiu, depost la Dua Mondmilito, havis sur la politikon la plej profundan kaj daŭran influon, kiu havis plej bonan aŭ malbonan influon por reputacioj. Tio ĉar ĝi estas la formulo le plej rimarkinde adaptita al la franca temperamento, ĉar ĝi korespondas al bezono, al spiritostato, al animstato, kiuj estas sen ekvivalento ekster niaj landlimoj".
  12. Pierre-Antoine Cousteau en l'"Écho de la presse et de la publicité", 15-a de marto 1958
  13. La kreo fare de la ĵurnalo, en 1956 de la premio Chevalier de La Barre markis engaĝigon de la gazeto. Tiu premio celis rekompenci, ĉiun jaron, kinan verkon kiu "ekzaltas la spiriton de toleremo kaj de frateco aŭ kondamnis maltoleremon kaj maljustecon, kia ajn estis ilia deveno", en "L'Action laïque" (La sekulara Agado, monata revuo de la Franca Ligo de Instruado Ligue française de l'enseignement), n° 220, marto 1961, p. 9. Ĝi estas atribuita dum la Festivalo de Cannes. La unua rekompencita filmo estis Storm Center (En la koro de la Tempesto) de Daniel Tadarash, kiu publike mallaŭdegis Makartiismon. En 1966, la premio estis atribuita al "Suzanne Simonin, la Religieuse de Diderot", de Jacques Rivette, kiu estis premiita.
  14. « Oni diris al ni : "Herriot ĉe la prezidanteco de la Konsilio, kaj Painlevé, ŝtatestro. Nia nedefektigebla respublikanismo estis en favora situacio, evidente, sed kio okazos al "Le Canard ?" Organo ne nur ministeria, sed ankaŭ prezidenta ? Kaj tio pro konvinko ? Sen esti, kiel oni diras, "pagita por" ? La hipotezo estis tragika,... Feliĉe, ili elektis Doumergue. Ili pensis pri Le Canard !." 18-a de junio 1924.
  15. Laurent Martin, "Le Canard enchaîné, un « objet politique mal identifié »", en "Revue d'histoire moderne et contemporaine", vol. 2003-2, n° 50, p. 73-91].
  16. "Nia sola argumento kontraŭ radiofonia reklamo estas en tio ke ĝi ĝenus la gazetaron, tamen mi ne estas certa ke ĝi ĝenus ĝin multe. La reklamo, mi konsentas kun vi, ne estas tre morala afero, sed ĝi ne estas pli tia en la gazetaro ol ĝi povus esti en radiofonio. Kaj, tiurilate "le Canard enchaîné", la sola el la francaj gazetoj, kiu publikigas neniun reklamon, ŝajnas al mi la plej morala". (Robert Buron en la Nacia Asembleo (Francio), la 14-an de novembro 1953)....
  17. Aliaj titoloj de la franca gazetaro ne akceptas reklamon en siaj paĝoj : "Ce qu'il faut détruire — CQFD" (Tio kio estas detruenda), "La Décroissance" (La malkresko), "Le Plan B" (La Plano B), "Silence" (Silento), "Psikopat", "Fluide Glacial", "Minute ", "Charlie-Hebdo", "Siné Hebdo" kaj kelkaj regionaj gazetoj kiel "Cuverville", "Le Ravi" , "Fakir" aŭ ankaŭ"Particule". Sed multe malpli granda estas la disvastigo de tiuj titoloj ol "Le Canard".
  18. Escepto okazis en marto 1923, kiam aperis reklamo pri la societo Félix Potin (pioniro en la vendo en superbazaroj, kaj kelkaj enmetaĵoj pri libroj en 1924. Mallonge daŭris tiu eksperimento/sperto pri reklamo.
  19. {fr}Portrait radiophonique du Canard enchaîné.
  20. En 1991, en unu el la "Dossiers du Canard" (Dosieroj de Le Canard) Yvan Audouard jene skizis la trinkevoluon de la redakcio de la gazeto de trinkejo al trinkejo en artikolo titolita "L'Archipel du Goulot" (La Arkipelago de botelkolo) (analoge al "L'archipel du Goulag" = "Arkipelago de Gulago"). Li skribis pri la jenaj periodoj :
    • La antaŭmilita periodo, kiam la fondinto Maurice Maréchal, trinkis ĉampanon kun siaj kunlaborantoj post apero de la ĵurnalo;
    • La epoko Juliénas, kiam la redakcianoj de la gazeto estis troveblaj en la trinkejo Le Vieux Saumur
    • Kaj poste la epoko de « Vieux Gaulois » (Olda gaŭlo) aŭ la aniza aperitivo "pastis", sub impulso de Gabriel Macé faris intermitan interrompon.
  21. « La opiniĵurnalisto havas kiel esencan funkcion radakti artikolojn en kiuj li esprimas la ideojn de sia ĉefredaktoro. Tio tute ne signifas ke lia ĉefredaktoro havas ideojn. Li tenas ilin el sia direktoro, kiu mem tenas ilin el la registaro en funkcio, kiam estas unu, kaj en ĉiuj cirkonstancoj, el siaj estroj de la vendoj kaj reklamo. » Yvan Audouard, "Le Canard enchaîné", 27 de majo, 1953.
  22. pro atribuo al la urbo Cannes (franca departemento Alpes-Maritimes) de la "batalo de Cannes", t.e. fakte batalo de Hanibalo kiu okazis en 216 antaŭ nia erao en Apulio, en la sudo de Italio, proksime de loko tiam nomata latine "Cannae" kaj nun "Canne della Battaglia".
  23. La nomo de tiu rubriko konsistas el vorludo inter la franca esprimo "mur du son" (supersona rapido) per modifo de la normala ortografio de "con" (stultulo) el kio rezultas neekzistanta nomo "çon", kies prononco estas sama kiel tiu de "'son", do, iel tradukebla per "muro de stulteco".
  24. "Ne pas jeter le "Canard" avec l’eau de la mare"(Oni ne forĵetu "Le Canard" kun la akvo de la marĉo) far Daniel Schneidermann, "Libération", 24-an de novembro 2008....