Le Cateau-Cambrésis
| Le Cateau-Cambrésis | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | ||
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Cambrai | |
| Kantono | Le Cateau-Cambrésis (ĉefurbo) | |
| Urbestro | S-ro Serge Siméon 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59360 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59136 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 7 453 (1999) | |
| Loĝdenso | 274 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°06′22″N 3°32′31″O / 50.10611°N, 3.54194°OKoordinatoj: 50°06′22″N 3°32′31″O / 50.10611°N, 3.54194°O | |
| Alto | 84 m - 157 m | |
| Areo | 27,24 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Le Cateau-Cambrésis estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 7 453 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Le Cateau-Cambrésis situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Le Cateau-Cambrésis etendiĝas sur 27,24 km².
Historio[redakti]
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Serge Siméon, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Lokaj famuloj[redakti]
Henri Matisse, fama franca pentristo, naskiĝis en tiu urbeto. Nun viziteblas la loka muzeo Matisse.
Administrado[redakti]
Le Cateau-Cambrésis estas la ĉefurbo de la kantono de Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.