Les Bois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Cerneux-Godat)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Les Bois (stacidomo).
Les Bois
Blazono de Les Bois
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 10′ 40″ N 6° 54′ 20″ O / 47.17778 °N, 6.90556 °O / 47.17778; 6.90556 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 40″ N 6° 54′ 20″ O / 47.17778 °N, 6.90556 °O / 47.17778; 6.90556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1154
Areo 24,70 km²
Alteco 1034 m super marnivelo
Poŝtkodo 2336
Komunumkodo 6742
Mapo de Les Bois
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Les Bois estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1154 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Les Bois troviĝas ĉe la nordokcidenta pinto de la kantono estante samtempe la plej norda kaj la plej orienta komunumo de Kantono Ĵuraso. La komunumo situas sur la ĵurasa altebenaĵo de la Liberaj Montoj. La rivero Doubs formas en nordokcidento de la komunumo la limon al Francio. Pro historiaj kialoj la limo ne situas en la plej profunda loko de la rivero, sed laŭ la svisa riverbordo. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Les Bois mem, la vilaĝetoj Le Bois-Français, Le Peu-Claude, Le Boéchet, Les Prailats, Sous-les-Rans, Les Rosées, Le Cerneux-Godat, Biaufond, kaj La Large-Journée.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Les Bois limas en nordo al Charquemont (Francio), en nordoriento al Le Noirmont, en oriento al Saint-Imier (BE), en sudoriento al Sonvilier (BE), en sudo al La Ferrière (BE), en sudokcidento al La Chaux-de-Fonds (NE), kaj en nordokcidento al Fournet-Blancheroche (Francio).

Biaufond estas domgrupo ĉe la rivero Doubs sur la landlimo. En tiu loko la kantono Ĵuraso tuŝas la kantonon Neŭŝatelo, la kantono Berno estante 100 metrojn oriente sen rekta kontakto kun la landlimo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al La Chaux-de-Fonds, kaj ĝi disponas pri du stacidomoj ĉe la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Le Noirmont al La Chaux-de-Fonds, nome en la ĉefvilaĝo Les Bois mem kaj en Le Boéchet.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Les Bois datiĝas el la jaro 1484 kiel Des Boix.[1] Ĝis Les Bois farigixs memstara paroĥo en la jaro 1619 ĝi unue apartenis ĝis 1596 al la paroĥo Montfaucon kaj poste al Le Noirmont. La vilaĝeto Le Cerneux-Godat en la jaroj 1815 kaj 1871 vane provis sendependiĝi de Les Bois kaj fariĝis aŭtonoma komunumo.

Dum mezepoko Les Bois apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Les Bois apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Les Bois al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Les Bois apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Ĝemela komunumo[redakti | redakti fonton]

Les Bois estas ĝemela komunumo de la itala komunumo Charvensod en la franclingva Aosta Valo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]