Le Chambon-sur-Lignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Chambon-sur-Lignon
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 43051 [+]
Poŝtkodo 43400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 400  (2021) [+]
Loĝdenso 58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 4′ N, 4° 18′ O (mapo)45.0611111111114.3025Koordinatoj: 45° 4′ N, 4° 18′ O (mapo) [+]
Areo 41,71 km² (4 171 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Le Chambon-sur-Lignon (Haute-Loire)
Le Chambon-sur-Lignon (Haute-Loire)
DEC
Le Chambon-sur-Lignon
Le Chambon-sur-Lignon
Situo de Le Chambon-sur-Lignon
Le Chambon-sur-Lignon (Francio)
Le Chambon-sur-Lignon (Francio)
DEC
Le Chambon-sur-Lignon
Le Chambon-sur-Lignon
Situo de Le Chambon-sur-Lignon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Le Chambon-sur-Lignon [+]
vdr

Le Chambon-sur-Lignon estas franca komunumo kun ĉ. 2600 loĝantoj en departemento Haute-Loire, kiu situas en Auvergne.

La hugenota urbeto en la centra masivo ĉe rivero Lignon estis konata pro siaj enormaj helpoj al la judoj, kiujn minacis la nazioj kaj la reĝimo de generalo Philippe Pétain.

Loko de la alfuĝo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1942, la loĝantoj akceptis - laŭ iniciato de la pastro André Trocmé, lia edzino Magda kaj aliaj civitanoj - judojn, kiujn minacis transportado al la neniiga lagero. La judoj estis kaŝitaj en la propraj loĝejoj, komunaj konstruaĵoj, kamparanaj kortoj, en la ĉirkaŭo. Se la patrolo de nazioj proksimiĝis, ĉiuj judoj devis fuĝi provincen. Se la patrolo estis for, la loĝantoj iris en la arbaron kaj kantis difinitan kanton, kiu montris por la judoj, ke la danĝero estas for.

La loĝantoj certigis eĉ necesajn dokumentojn, manĝokuponojn kaj apogis eĉ la limtrapason al Svislando. Kelkaj loĝantoj estis arestitaj kiel Daniel Trocmè, kuzo de la pastro kaj kiu mortis en Majdanek.

En la ĉirkaŭo de Chambon-sur-Lignon travivis tiel 3000 ĝis 5000 personoj. En 1990, la registaro de Israelo rekonis la tutan regionon kiel „Justuloj inter la popoloj“.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Inter la travivintoj estis la matematikisto Alexander Grothendieck.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Philip Hallie: Lest innocent blood be shed: The story of the village of Le Chambon and how goodness happened

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]