Le Lieu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Lieu (stacidomo).
Le Lieu
Blazono de Le Lieu
Blazono de Le Lieu
Blazono de Le Lieu
Lago de Joux, Le Lieu situas sur la bildo dekstre de la lago
Lago de Joux, Le Lieu situas sur la bildo dekstre de la lago
Lago de Joux, Le Lieu situas sur la bildo dekstre de la lago
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 38′ 51″ N 6° 16′ 55″ O / 46.64750 °N, 6.28194 °O / 46.64750; 6.28194 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 51″ N 6° 16′ 55″ O / 46.64750 °N, 6.28194 °O / 46.64750; 6.28194 (mapo)
Nombro de loĝantoj 866
Areo 32,55 km²
Alteco 1043 m super marnivelo
Poŝtkodo 1345 Le Lieu
1343 Les Charbonnières
Komunumkodo 5873
Mapo de Le Lieu
Mapo de Le Lieu
Situa mapo de Le Lieu
vdr

Le Lieu estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Lieu situas en la Ĵurasa Montaro ĉe la norda bordo de la Lago de Joux kaj en oriento de la Lago Brenet. Inter Le Lieu kaj Les Charbonnières situas norde de la Lago de Joux ankaŭ la malgranda Lageto Ter. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Le Lieu, Le Séchey kaj Les Charbonnières, la setlejo Les Esserts-de-Rive kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 32,55 km², de kiuj 54,7% estas kovritaj de arbaro, 39,0% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Le Lieu limas en nordo al Rochejean (Franĉkonteo, Francio), en nordoriento al Vallorbe, en sudoriento kaj sudo al L'Abbaye, en sudokcidento al Le Chenit, en okcidento al Mouthe (Franĉkonteo, Francio), en nordokcidento al Sarrageois (Franĉkonteo, Francio), kaj en nordnordokcidento al Les Villedieu (Franĉkonteo, Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Le Lieu pasas la kantona ĉefvojo n-ro 130 de Le Pont laŭlonge de la norda bordo de la Lago de Joux al Le Chenit. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 5 kilometrojn oriente de la komunumo oriente de Vallorbe. Pere de la trajnlinio de Le Pont al Le Brassus la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Le Lieu datiĝas el la jaro 1155 kiel loco dompni Poncii heremite. En la jaro 1155 estis konstruita en Le Lieu monaĥejo, kiu laŭdire estis fondtia de la eremito Poncet. La monaĥejo estis malfondita en la jaro 1204 kaj ĝis havaĵo estis koncedita al la Abatejo Lago de Joux. La unua setlejo konstruita post la malfondo de la monaĥejo datiĝas el la jaro 1304. La plej multaj lokoj estis ekloĝataj ek de la 16-a jarcento. De 1334 ĝis 1536 Le Lieu apartenis al la Subvoktejo Les Clées, de 1536 ĝis 1565 la la Voktejo Yverdon kaj ek de 1566 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Romainmôtier.Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto La Vallée, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]