Rossens FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Montet)
- La mallongigo FR en Rossens FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rossens.

Rossens
Blazono de Rossens
Blazono de Rossens
Blazono de Rossens
Vilaĝocentro de Rossens
Vilaĝocentro de Rossens
Vilaĝocentro de Rossens
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Sarino
Koordinatoj  46° 43′ 14″ N 7° 6′ 16″ O / 46.72056 °N, 7.10444 °O / 46.72056; 7.10444 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 14″ N 7° 6′ 16″ O / 46.72056 °N, 7.10444 °O / 46.72056; 7.10444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1222
Areo 5,10 km²
Alteco 708 m super marnivelo
Poŝtkodo 1728
Komunumkodo 2222
Mapo de Rossens
Mapo de Rossens
Mapo de Rossens
vdr

Rossens (malnova germanlingva nomo Rossing) estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1222 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rossens situas ĉe la suda fino de la Lago de Grejerco, baraĵlago de la rivero Sarino, je ties okcidenta flanko. La komunumo troviĝas en la Friburga Mezlando proksimume 10 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Rossens kaj la setlejoj In Riaux (sur alteco de 693 m s.m. rekte okcidente de la alveturejo al la aŭtovjo) Le Montet (sur alteco de 708 m s.m. norde de la vilaĝo Rossens) kaj Illens (sur alteco de 694 m s.m. sur la tavolo supre de la ravino de Sarino).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,10 km², de kiuj 34,5% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 16,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rossens limas en nordo al Corpataux, en oriento al Treyvaux, en sudoriento al Pont-la-Ville, en sudokcidento al Pont-en-Ogoz, kaj en okcidento al Farvagny.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas en okcidento al svisa aŭtovojo A12 kun alveturejo sur la komunuma teritorio. Per buslinio al Friburgo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rossens datiĝas el la jaro 1162 jam kiel Rossens. En la 12-a jarcento Rossens estis parto de la Senjorujo Pont. En la jaro 1482 ĝi estis vendita al Friburgo kaj formis parton de la Voktejo Pont. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 ĝi formis parto de la distrikto Friburgo, poste ĝi apartenis ĝis 1848 al la distrikto Fravagny kaj estis tiam surbaze de la nova kantona konstitucio integrita al la distrikto Sarino. Ĝis 1870 Rossens formis parton de la paroĥo Farvaĝny, tiam ĝi fariĝis memstara. Illens disiĝis de Farvagny en la jaro 1875. En la jaro 1972 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Illens estis integrita al la komunumo Rossens.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]