L'Abbaye VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Pont)
- La mallongigo VD en L'Abbaye VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub L'Abbaye.

L'Abbaye
Blazono de L'Abbaye
Blazono de L'Abbaye
Blazono de L'Abbaye
Preĝejoturo de L'Abbaye
Preĝejoturo de L'Abbaye
Preĝejoturo de L'Abbaye
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 38′ 58″ N 6° 19′ 14″ O / 46.64944 °N, 6.32056 °O / 46.64944; 6.32056 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 58″ N 6° 19′ 14″ O / 46.64944 °N, 6.32056 °O / 46.64944; 6.32056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1317
Areo 31,88 km²
Alteco 1014 m super marnivelo
Poŝtkodo 1344 L'Abbaye
1346 Les Bioux
1342 Le Pont
Komunumkodo 5871
Mapo de L'Abbaye
Mapo de L'Abbaye
Mapo de L’Abbaye
vdr

'L'Abbaye estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1317 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo L'Abbaye situas ĉe la suda bordo de la Lago de Joux, kaj en nordoriento de la komunumo troviĝas la Lago Brenet, kiujn du lagojn ligas braketo de la rivero Orbe. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj L'Abbaye, Les Bioux kaj Le Pont.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 31,88 km², de kiuj 43,8% estas kovritaj de arbaro, 50,4% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo L'Abbaye limas en nordo al Vallorbe, en nordoriento al Vaulion, en orientnordoriento al Mont-la-Ville, en oriento al L'Isle, en sudsudoriento al Montricher VD, en sudokcidento al Le Chenit, kaj en nordokcidento al Le Lieu.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra L'Abbaye pasas la kantona ĉefvojo n-ro 131 de Le Pont al Le Brassus, kiu kondukas laŭlonge de la suda bordo de la Lago de Joux kiel paralela vojo al la kantona ĉefvojo n-ro 130 sekvanta la nordan lagobordon. En Le Pont troviĝas haltejo de la trajnlinio de Vallorbe al Le Brassus. Laŭlonge de la lagoborda vojo kondukas buslinio, kiu konektas la ceterajn vilaĝojn de la komunumo al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo L'Abbaye estiĝis en la jaro 1571, kiam ĝi disiĝis de la komunumo Le Lieu, al kiu ĝis tiam apartenis la tuta Valo de Joux. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumon administris la konsilioj de 12 kaj de 24 personoj. La ĉefvilaĝo kaj administra centro de la komunumo estiĝis post la reformacio en la 16-a jarcento sur la ruinoj de la malnova monaĵejo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]