Le Roman de Renard (filmo)
El Vikipedio
| La Romano de Renardo | |
|---|---|
| Originala titolo | Le Roman de Renard |
| Produktadlando | Francio |
| Filmita en | Francio |
| Originala lingvo | germane, france |
| Kina aperdato | 10-a de aprilo 1937 (germana versio), 10-a de aprilo 1941 (franca versio) |
| Daŭro | 61 minutoj |
| Reĝisoro(j) | Ladislas Stareviĉ, Irène Stareviĉ |
| Produktisto(j) | Starewitch Film, Louis Nalpas (muta versio) ; UFA (sona versio germana), Roger Richebé (sona versio franca) |
| Produkto | 1929–1930 |
Le Roman de Renard estis unu el la unuaj iom longdaŭraj unuop-sceneraj filmoj. Ĝin filmis Ladislas kaj Irène Stareviĉ en la jaroj 1929 kaj 1930 en Parizo, sed nur en 1937 ĝi estis publike prezentita, en Berlino (Germanio). La unua prezentado de la franca versio okazis nur en 1941 en Parizo, en kinejo César.
La filmo estis realigita per pupetoj, movitaj je kelkaj milimetroj inter la sceneroj. Ĉar ĉion necesis fari mane, la produktado daŭris ĉ. 18 monatojn.