Le Saut-du-Doubs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Saut-du-Doubs (La salto de Doubs, la Chute)
Ripozejo ĉe la ŝoseeto al 'Saut du Doubs' kun la stelo de Esperanto

Le Saut-du-Doubs (salto de Doubs en la franca) estas akvofalo (La Chute). Ĝi situas en la komunumo Les Brenets, en kantono Neŭŝatelo en Svislando. Ĝia alia flanko situas en Francio en departemento Doubs en regiono Franche Comté. Ĝia alteco estas 27 m. Oni atingas ĝin paŝante dum proks unu horo el la vilaĝo Les Brenets. Oni povas atingi restoraciojn proksime de la akvofalo per ŝipo el Les Brenets aŭ el Villers-le-Lac, franca vilaĝo, veturante sur trankvila lageca parto de la rivero Doubs inter belegaj klifecaj muregoj (Bassins du Doubs). Inter la restoracioj kaj la akvofalo mem estas ponteto. Per ĝi eblas iri de Svislando al Francio kaj inverse. La promenado inter la restoracio kaj la akvofalo daŭras proks 8 minutojn. Ĝi ebligas vidon al dekliva rapida fluo de la rivero (Les Rapides). Do la sinsekvo el Les Brenets orienten estas: "La Lago", "Les Bassins", "Les Rapides", "La Chute".

Retejo de la franca ŝipkompanio

Retejo de la svisa ŝipkompanio Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine

Tiuj ŝipoj veturas sur la lago kaj "Les Bassins".

Les Bassins

Laŭ la ŝoseeto inter Les Brenets kaj la akvofalo vidiĝas en la roko verda stelo kaj la vorto ESPERANTO ĉe benko. Ĝin pentris Edouard Ducommun komence de la dudeka jarcento.

Inter Les Brenets kaj Le Saut-du-Doubs kaj poste orienten la rivero Doubs estas la limo inter Francio kaj Svislando.

Retejo de la vilaĝo Les Brenets

47.0872222222226.7138888888889