Le Siècle de Louis XIV

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le siècle de Louis XIV
verko pri historio
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1751
vdr

Le Siècle de Louis XIV (la jarcento de Ludoviko la 14-a) estas verko de Voltaire aperinta en 1751. En tiu verko, Voltaire ne celas liveri historian meditadon, sed filozofan, klopode

Citaĵo
 de peindre à la postérité, non les actions d'un seul homme Louis XIV, mais l'esprit des hommes dans le siècle le plus éclairé qui fut jamais (pentri por la estonto, ne la agojn de unusola homo Ludoviko la 14-a,sed la spiriton de la homoj de la plej lumigita jarcento de ĉiame)[1]

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

  • La reĝado de Ludoviko la 14-a, kerno de la verko de Voltaire.
    I. Enkonduko.
  • II. La ŝtatoj de Eŭropo antaŭ Ludoviko la 14-a.
  • III. Minoritato de Ludoviko la 14-a. Venkoj de francoj sub la granda Condé, tiam duko Enghien.
  • IV. Enlanda milito.
  • V. Sekvo de la enlanda milito ĝis la fino de la ribelo, en 1653.
  • VI. Stato de Francio ĝis la morto de la kardinalo Mazarin en 1661.
  • VII. Ludoviko la 14-a reganta de li mem. Li devigas la branĉon de la hispana Aŭstrio retiriĝi antaŭ li, kaj la kortegon de Romo kontentigi lin. Li aĉetas Dunkerkon. Li helpas la imperiestron, en Portugalio, kaj floras.
  • VIII. Konkero de Flandrio.
  • IX. Konkero de Franĉkonteo. Paco de Aachen (1668).
  • X. Laboroj kaj brilo de Ludoviko la 14-a. Adventuro en Portugalio. Casimir, Candie, konkero de Nederlando.
  • XI. Abandono de Nederlando. Dua konkero de Franĉkonteo.
  • XII. Milito ĉe Palatinato kaj morto de la marŝalo Turenne. Lasta batalo de la Granda Condé ĉe Senef.
  • XIII. Post la morto de Turenne ĝis la paco de Nijmegen, en 1678.
  • XIV. Konkero de Strasburgo. Bombardado de Alĝero. Submeto de Genovo. Ambasado de Siamo. La papo insultita en Romo. Elektado de Kolonjo disputita.
  • XV. La reĝo Jakobo eltronigita de sia bofilo Vilhelmo la 3-a, kaj protektita de Ludoviko la 14-a.
  • XVI. Kio okazis en la kontinento, dum Vilhelmo la 3-a invadis Anglion, Skotlandon kaj Irlandon, ĝis 1697. Nova agito ĉe Palatinato. Venkoj de la marŝaloj Catinat kaj Luksemburgo ktp.
  • XVII. Traktado kun Savojo. Geedziĝo de la duko de Burgonjo. Paco de Rysvick. Stato de Francio kaj de Eŭropo. Morto kaj testamento de Karlo la 2-a, reĝo de Hispanio.
  • XVIII. Milito por la sukcedo al la monarkio de Hispanio. Konduto de la ministroj kaj de la generaloj ĝis 1703.
  • XIX. Perdo de la batalo de Bleinheim, aŭ de Höchstädt (1704), kaj ties sekvoj.
  • XX. Perdoj en Hispanio: perdoj de la bataloj de Ramillies kaj de Torino (1706), kaj ties sekvoj.
  • XXI. Sekvo de la malbonoj de Francio kaj de Hispanio. Ludoviko la 14a sendas sian ĉefministron peti malsukcese la pacon. Malvenko ĉe la batalo de Malplaquet ktp.
  • XXII. Ludoviko la 14a plupetas la pacon kaj sian defendon. La duko de Vendôme certigas la reĝon de Hispanion sur la trono.
  • XXIII. Venko de la marŝalo de Villars ĉe la batalo de Denain. Restablado de negocoj. Paco ĝenerala.
  • XXIV. Bildo de Eŭropo post la paco de Utrecht ĝis la morto de Ludoviko la 14a.
  • XXV. Partikulareco kaj historietoj de la regado de Ludoviko la 14a.
  • XXVI. Sekvo de la partikulareco kaj historietoj.
  • XXVII. Sekvo de la partikulareco kaj historietoj.
  • XXVIII. Sekvo de historietoj.
  • XXIX. Interna registaro. Justico. Komerco. Polico. Leĝoj. Disciplino milita. Mararmeo ktp.
  • XXX. Financoj kaj regularoj.
  • XXXI. Sciencoj.
  • XXXII. Belartoj.
  • XXXIII. Sekvo de artoj.
  • XXXIV. Belartoj en Eŭropo je la tempoj de Ludoviko la 14a.
  • XXXV. Ekleziaj aferoj. Memorindaj disputoj.
  • XXXVI. Kalvinismo je la tempoj de Ludoviko la 14a.
  • XXXVII. Jansenismo.
  • XXXVIII. Kvietismo.
  • XXXIX. Disputoj pri la ĉinaj ceremonioj. Kiel tiuj kvereloj kontribuis al malpermesigo de la kristanismo en Ĉinio.

Kritika eldono[redakti | redakti fonton]

Kritika eldono de Siècle de Louis XIV Arkivigite je 2014-03-01 per la retarkivo Wayback Machine estas preparata. Ĝi estas aperonta en 2015-2016 en la kolekto de Œuvres complètes de Voltaire Arkivigite je 2010-10-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Voltaire, Le Siècle de Louis XIV, p. 1.