Le Temps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Temps
emblemo
taggazeto
Komenco 18-a de marto 1998 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano
Ideologio

socialliberalismo

Posedata de Fondation Aventinus vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Le Temps (el la franca : la tempo) estas prestiĝa franclingva ĵurnalo

kun artikoloj pri Politiko, eksterpolitiko, kulturo kaj ekonomio. Ĝi estas presita en Ĝenevo kaj disvatigita en la tuta Svislando kaj ankaŭ en Francio.

Le Temps estis fondita de David de Pury en la jaro 1998, el du ĵurnaloj Le Nouveau Quotidien (fondita en 1991) kaj Le Journal de Genève et Gazette de Lausanne (Ĝi mem estis fondita en 1991 el du ĵurnaloj : Journal de Genève (1826) kaj Gazette de Lauranne (1804)). Por la nomo, oni elektis tiun de la plej prestiĝa franca ĵurnalo dum la IIIa Franca Respubliko.

En la jaro 2006, ĝia ĉefredaktoro estas Jean-Jacques Roth, liberalisma intelektuelo. Ĝi apartenas al la gazetaraj grupoj Edipresse (44.7%) kaj Ringier (44.7%), al la franca ĵurnalo Le Monde (2.1%), al la bankisto Claude Demole (6.1%) kaj al ĝiaj redaktoroj (2.4%).

Hejmpaĝo[redakti | redakti fonton]