Le Vésinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Le Vésinet

Malsupera lago
Malsupera lago

Flago Blazono
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Saint-Germain-en-Laye
Kantono Le Vésinet
Urbestro Didier Jonemann
Interkomunumreto Communauté de communes de la Boucle de la Seine
Poŝtkodo 78110
Kodo laŭ INSEE 78650
Retpaĝaro www.levesinet.fr
Demografio
Loĝantaro 16 249  (2010)
Loĝdenso 3 250 loĝ./km2
Geografio
Geografia situo 48° 54′ N, 2° 8′ O48.8947222.133056Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 8′ O
Alto 26 m ĝis 47 m
Areo 5,00 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Le Vésinet (Francio)
DEC
Le Vésinet
Situo de Le Vésinet
v  d  r
Information icon.svg

Le Vésinet estas franca komunumo situanta en departemento Yvelines kaj en la regiono Île-de-France, okcidente de Parizo. Ĝia areo ampleksas 5 km². En 2009, ĝi kalkulis 15,928 enloĝantojn nomatajn "Vésigondins".

Le Vésinet estas unu el la plej riĉaj suburboj de Parizo, konata pro ties avenuoj ombritaj de arboj, domegoj kaj lagoj. Ĝi havas multajn anglo-stilajn ĝardenojn dezajnitajn de pejzaĝisto Paul de Lavenne, Grafo Choulot.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo de Le Vésinet estis kreita la 31-an de majo 1875 apartigante parton de la teritorio de Chatou kaj kunfandante ĝin kun parto de la teritorio de Croissy-sur-Seine kaj parto de la teritorio de Le Pecq.

Transportoj[redakti | redakti fonton]

Le Vésinet estas priservata de du stacidomoj, ambaŭ troviĝantaj sur Linio A de Pariza RER: Le Vésinet-Centre kaj Le Vésinet-Le Pecq.

Busoj de kompanio Veolia priservas haltejojn en la urbo (linio 6) kaj ligas la stacidomon Le Vésinet-Centre kun najbaraj stacidomoj de Le Vésinet-Le Pecq kaj Chatou-Croissy (linio 20).

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Bild-galerio[redakti | redakti fonton]