Le Pont de la Rivière Kwaï (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon The Bridge on the River Kwai (filmo).
La ponto trans rivero Kwai en junio 2004

La ponto trans rivero Kvai, romano de Pierre Boulle, estas eble la plej konata romano de tiu ĉi aŭtoro, kiu eluzas en ĝi siajn spertojn el la Dua mondmilito (restado en labortendaro, spertoj kun spionado).

La agado de la romano estas rolanta dum la dua mondmilito en Tajlando. Ĝi traktas pri regimento de britaj militkaptitoj, gvidataj de kolonelo Nicholson, devigitaj de japanoj konstrui ponton sur grava vojdirekto. Danke al granda klopodo de la kolonelo la ponto estas ĝustatempe kaj nekutime kvalite konstruita. Brita diversa komandgrupo provos la ponton neniigi, sed Nicholson, kiu ekprenis la ponton kiel la propran, malebligos tion.

Laŭ la libro estis en la jaro 1957 filmita anglalingve The Bridge on the River Kwai, kiu akiris sep Akademiajn Premiojn kaj en taksado de la plej bonaj filmoj laŭ servilo Interreta filma datenbazo ĝi lokiĝis sur la 57-a loko.