Lea (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lea
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 29
Genezo 30
Genezo 31
Genezo 33
Genezo 34
Genezo 35
Genezo 46
Informoj
Sekso ina
Nacieco sen valoro
Religio sen valoro
Okupo dommastrumanto
Patro Labano
Patrino Adinah
Gefratoj Raĥel
Edzo/Edzino Jakobo
Infanoj Ruben • Simeono • LeviJehudaIsaĥarZebulunDina
vdr
Lia, Purgatorio - Kanto 27a, ilustraĵo de Gustave Doré

Laŭ la Biblio, LeaLia[1] estas filino de Labano kaj la unua edzino de Jakobo. Ŝi estas, krome, fratino de Raĥel, dua edzino de Jakobo.

Biblia rakonto[redakti | redakti fonton]

En la libro Genezo (29,1-30) estas rakontate ke Jakobo iris ĉe la onklon Labanon, kiu estis frato de la edzino de Isaak lia patro, por serĉi edzinon. Labano havas du filinojn: Lea kaj Raĥel: “16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel. 17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa.Gn|29,16-17”. Jakobo enamiĝas al Raĥel kaj serviste deĵoras ĉe la parenco laŭlonge de sep jaroj por ŝin obteni. Sed en la nokto de la geedziĝo la onklo profitas de la mallumo por anstataŭi Raĥel kun unuenaskitina Lea. Fine Jakobo sukcesos edzinigi al si ankaŭ Raĥel.

Jakobo havis de Lea ses filojn: Ruben, Simeono, Levi, Jehuda, Isaĥar kaj Zebulun, kaj filinon Dina. [2]

Ĉe ŝia morto, Jakobo ŝin entombigis en Hebron en la Groto de la Patriarkoj. |Gn 49, 31).

La biblia Lea estas sonĝata de la trairanta poeto en la Dia Komedio, kanto 27 Purgatorio (94-114)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. hebrelingve: לֵאָה)
  2. Raĥel generis al Jakobo Jozef kaj Benjamen, kaj aliajn pere de sia servistino. De la masklaj filoj formiĝis la dekdu triboj de Izraelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]