Leamington Spa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato de Leamington Spa
Medicina banejo de Leamington Spa

Leamington Spa estas urbo de Warwickshire, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iom pli ol 45,100 loĝantojn.

La romianoj sciis ke ĉe Leamington Spa troviĝas medicina akvo, sed tio estis forgesata. La unua post-romia mencio de la loko okazis en la 1086-a Domesday Book, kie ĝi nomiĝis Lamingtone. Ĝi estis posedaĵo de la priorejo (poste abatejo) de Kenilworth, kaj tial akiris la nomon Leamington Priors (Leamington de la prioroj).

En 1784 reeltroviĝis la medicinaj ecoj de la akvo, kaj poste du kuracistoj popularigis la lokon, kiu dum la 19-a jarcento rapide pligrandiĝis kaj iĝis grava kuracbanloko.

Viktoria (Britio) dufoje vizitis la urbon - kiel princino en 1838, kaj kiel reĝino en 1858. Ŝi donis al la urbo la titolon "Royal" ("Reĝa"), kaj la urbo oficiale nomiĝas "Royal Leamington Spa".

Leamington Spa gravas rilate la historion de teniso: la unua tenisklubo de la mondo fondiĝis tie en 1872.

Dum la dua mondmilito la urbo estis la bazo de la Libera Ĉeĥa Armeo, kaj estas monumento honore al la kuraĝo de ĉeĥaj paraŝutistoj.

En kaj proksime al Leamington Spa situas la sidejoj de pluraj videoludkompanioj.