Leander Tell

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Carl Leander Tell (naskiĝis la 21-an de julio 1895 en Norrköping; mortis la 21-an de septembro 1980 en Norrköping) estis mondkonata speleologo kaj sveda esperantisto, konsiderata kiel la patro de la speleologio en Svedio.

Leander Tell lernis Esperanton en 1908, 13-jara, kaj fondis klubon en Norrköping (Svedio), kies honora prezidanto li restis dumvive.

Post ricevo de abiturienta diplomo, li studis en la Universitato de Stokholmo. Tie, li estis dum kelkaj jaroj sekretario de la Stokholma Esperanto-Klubo. Jam en 1919, 24-jara, li estris grandan librovendejon en Stokholmo kaj mastrumis propran komercan entreprenon. Tamen, lia profesia aktivado devigis lin redukti sian partoprenon en la Esperanto-agado, sed li restis fidela al la Internacia Lingvo.

Jam junaĝe, lia ĉefa eksterprofesia pasio estis speleologio kaj scienco pri grotoj. Li eltrovis novajn grotojn kaj rimedojn por venki nekutimajn malfacilaĵojn, pli speciale en la subtera grotara akvosistemo de Lummelunda, sur la insulo Gotlando. Danke al liaj klopodoj, tiu grota sistemo, antaŭe preskaŭ nealirebla, fariĝis turisme vizitebla. [1].

Dum la jardekoj 1950-1960, la grotesplorado en Svedio havis, iel, lian vizaĝon. En 1963, aperis "Preliminär katalog över Grottor i Sverige", t.e. prepara katalogo pri svedaj grotoj, kies indeksadon li komencis redakti; tri ĝisdatigoj aperis tra la jaroj (1966, 1970, 1994). Plia indeksado aperis en "Tellnummer".

Lia granda intereso kaj entuziasmo pri grotoj estis aparte rimarkebla. Internacie konata en fakaj rondoj, li havis vastan senliman reton da kontaktoj pri grotesplorado. Tutmonde agnoskata estas ankoraŭ nun la graveco de lia kontribuo al akiro de scioj pri la grotoj, tre utilaj en serĉado de solvoj al misteroj en diversaj sciencoj, i.a. geologio, biologio, paleontologio, arkeologio, esploroj pri glaciigo, kristaliĝo, ktp.

Ekde 1950, li verkis dudekon da sciencpopularigaj libroj, ĉefe pri grotoj, kaj traktaĵojn, kiuj aperis plejparte en la sveda, sed ankaŭ en la germana, angla kaj Esperanto[2]. Li strebis laŭeble aldoni Esperanto-resumon al alilingvaj verkoj, i.a. en almenaŭ du svedlingvaj broŝuroj, pri grotoj en Svedio ĝenerale (1963), kaj pri tiuj de Lummelunda (Gotlando) (1974).

En 1955 aperis "Underjordens vackra värld : strövtåg i grottor", en kiu li prezentis al la sveda publiko siajn sciojn kaj spertojn. Versio de tiu ĉi libro, ne traduko, kvankam esence sama, pli adaptita al internacia publiko, aperis en Esperanto en 1959 sub la titolo "La bela subtera mondo". En 1969 aperis "Estiĝo de la tero kaj de la homo".

En 1966, li fondis la Svedan Asocion pri Speleologio [3] kaj fariĝis ties unua prezidanto. Li fondis ankaŭ klubon (Östgöta grottklubb) en la gubernio de Orienta Gotlando. [4]

Bibliografio

  • "Underjordens vackra värld : strövtåg i grottor", 1955
  • "La bela subtera mondo". La laguna de Tenerife : Juan Regulo. Kolekto Stafeto / Popularscienca eldon-serio. 31an de decembro 1959.
  • "Erosionsförloppet med särskild hänsyn till Lummelundagrottorna" (Procezo pri erozio, kun aparta atento pri la grotoj de Lummelunda). 1961.
  • "Die Höhlentypen Schwedens". 1962
  • "Preliminär katalog över Grottor i Sverige" (Prepara katalogo pri la grotoj en Svedio). 1963.
  • "Speleologiska studier i svensk natur". 1964
  • "Några grottor i Östergötland" (Iuj grotoj en Orienta Gotlando), 1964.
  • "Supplement nr 1 till "Preliminär katalog över Grottor i Sverige"" (Suplemento al la Prepara katalogo pri la grotoj en Svedio), 1966.
  • "Balbergsgrottan" (Kunaŭtoro kun Yngve Freij[5] kaj Ebbe Johansson).
  • "Cognac och Konjak - en liten handbok" (Konjako kaj angla brando, manlibreto). 1968.
  • "Utmaning till Småland" (Defio al Smolando). 1968.
  • "Urbergsgrottor". Norrköping. 1969.
  • "Supplement nr 2 till "Preliminär katalog över Grottor i Sverige" (Dua suplemento al la Prepara katalogo pri la grotoj en Svedio). 1970
  • "Estiĝo de la tero kaj de la homo". La Laguna de Tenerife (Hispanio) : Juan Regulo. Kol. Stafeto. Kun antaŭparolo de profesoro Carl Støp-Bowitz. Decembro 1970.
  • "Handledning i svensk grottforskning". 1971.
  • "Barndomsminnen från Norrköping" (Infanmemoraĵoj el Norrköping). 1972.
  • "Karstförekomster i Sverige".
  • "Supplement nr 3 till "Preliminär katalog över Grottor i Sverige" (Tria suplemento al la Prepara katalogo pri la grotoj en Svedio). 1974.
  • "Fifty typical swedish caves" (Kvindek tipaj svedaj grotoj).
  • "Lummelundagrottorna". (Grotoj de Lummelunda). 1974.

Notoj

  1. Bildoj estas videblaj sur la retejo de la groto Lummelundgrotta.
  2. En la prezento de Leander Tell sur kovrilpaĝo de "La bela subtera mondo" aperas jena mencio pri la franca : "Ankaŭ en germana kaj franca lingvoj li publikigis disertaĵojn", sed tio ne estas videbla aliloke.
  3. nord-sameehttp://www.speleo.se/joomla/ Sveriges Speleologförbund / Sveda Asocio pri Speleologio.
  4. http://www.speleo.se/ssf/vadar_1.htm Legebla sur le retejo de la asocio pri speleologio : "La biblioteko konsistas el unika kolekto de la literaturo prigrota, kiun Leander Tell (Fondinto de la asocio) disponigis tie tra la Biblioteko de la Universitato de Lund. Speleologia Biblioteko situas en Västerås.''
  5. Yngve Freij (1941 -) esploris i.a., en 1960, kun Leander Tell kaj Ebbe Johansson, la groton de la Balsberg-monto, en Skanio.

Fontoj

Aldone al la originala versio, pliaj informfontoj fontas esence el la sveda versio de tiu artikolo en Wikipedia (sv:Leander Tell) kaj el kovrilpaĝoj de la libroj "La bela subtera mondo" kaj "Estiĝo de la Tero kaj de la Homo".