Leandro Fernández de Moratín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leandro Fernández de Moratín, portretita en 1799 de Goya

Leandro Fernández de Moratín (Madrido, 10a de marto de 1760 - Parizo, 2a de junio de 1828), hispana poeto kaj dramaturgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Madrido en 1760, de nobela familio asturia. La patro estis poeto, dramaturgo kaj advokato Nicolás Fernández de Moratín kaj la patrino Isidora Cabo Conde. Li kreskiĝis en medio kie oftis la literaturaj diskutoj, ĉar la patro Nicolás estis homo dediĉita al la beletroj. Je siaj kvara jaro, li malsaniĝis el variolo, kio afektis lian karakteron, kiu iĝis timida. Li ne faris universitatan studaron, ĉar la patro kontraŭis, kaj eklaboris en juvelarto.

Je sia 19a jaro, en 1779, li jam ricevis duarangan premion de poezio en publika konkurenco kunvokita de la Akademio. En 1782 ricevis la duan premion pro Lección poética. En 1787, kaj danke al la amikeco de Jovellanos, ekveturas al Parizo kiel sekretario de la grafo de Cabarrús, tiam registara komiziita en Parizo. La sperto estis ege profita por la juna verkisto. Reveve en Madrido, sukcesas per la publikigo de la satiro La derrota de los pedantes (La malvenko de la afektuloj). La tiama pova grafo de Floridablanca donas al li monamason kaj Moratín ekiĝas pastro, neevitebla kondiĉo por ricevi la privilegiojn. Kiam Godoy ekpoviĝis, li akiris la protekton de la favorato, kiu helpis lin premieri liajn komediojn kaj plialtigis liajn ekleziajn enspezojn.

Dum kvin jaroj li veturis tra Eŭropo, kaj revenis al Madrido en 1797 por okupi la postenon de sekretario de Interpretado de Lingvoj, kio permesis lin vivi komforte.

En 1808, post la falo de Godoy, prenis partion favore al la francoj kaj estis elektita bibliotekisto de la Reĝa Biblioteko de la reĝo Joseph Bonaparte. Post tiam li estis konsiderata "francpartiano", kaj pro tio li devis rifuĝi en Valencio, Peñíscola kaj Barcelono kiam okazis la politika ŝanĝo.

Leandro Fernández de Moratín estis teatra homo en la ampleksa senco de la termino. Krom aŭtoro, li dediĉis sin al aliaj gravaj taskoj. Moratín estis unu de la fondintoj de la teatra historiografio hispana. Liaj Orígenes del teatro español, verko kiun li ne publikis kion faris nur en 1830-1831 la Real Academia de la Historia, estas unu de la unuaj seriozaj kaj dokumentitaj studoj de la hispana teatro antaŭa al Lope de Vega. Estas interesa ankaŭ la «Prólogo» al la eldono pariza de lia verkaro en 1825, kie li resumas, ekde klasikisma vidpunkto la historion de la hispana teatro de la 18a jarcento. Moratín ankaŭdefendis la teatran reformon tiutempe. Rilata kun la tiamaj povuloj interesataj pri tia reformo kaj heredanto de la idearo de la patro, li klopodis renovigon de la teatra strukturo de la tiama Hispanio. La comedia nueva [La nova komedio] estas mejlŝtono de tiu kampanjo de reformo de la intelektuloj kiuj moviĝis ĉirkaŭ la registaro ekde la mezo de la 18a jarcento, kiam jam proponis reformoj Ignacio de Luzán, Agustin de Montiano y Luyando, Blas Nasarre kaj Luis José Velázquez. Li mortis en Parizo en junio de 1828.

Teatra verkaro[redakti | redakti fonton]

Leandro Fernández de Moratín estas la plej grava teatra aŭtoro de la novkclasika hispana skolo. Li defendis teatron kiel ĝuo kaj morala instruado (lernejo de bona kutimaro) kaj agado kiu imitu verece la realon. De tie naskiĝas la emo al la teatra regularo en ĉiuj ties aspektoj, ĉefe pri la regulo de la tri ununoj: la de agadununo, de loko kaj tempo.

La separon de ĝenroj realigis tiom precize, ke li ne verkis tragediojn, eĉ se ili estis laŭmodaj en la eŭropa novklasikismo. Lia karaktero alportislin al la komedio, ĝenro kiun li difinas tiele: «pentras la homojn tiajn kiaj ili estas, imitas la nacian ekzistantan kutimaron, la komunajn malvirtojn kaj erarojn, la okazaĵoj de la hejma vivo; kaj de tiuj aferoj, de tiuj privataj interesoj, formas verecan fabelon, instruan kaj agrablan».

Teorio de la komedio[redakti | redakti fonton]

La plej ampleksa kaj detala klarigo de lai idearo pri la komedio troviĝas en la 'Prólogo' kiun verkis por la definitiva eldono de lia verkaro publikita en Parizo en 1825. Li pparolis pri si mem laŭ tria persono, kaj diris tion pri la komedia ĝenro: «imitado en dialogo (verkita ĉu proze aŭ verse) de evento okazinta en unu loko kaj en malmultaj horoj inter privataj personoj, pere de kio […] oni primokas la komunajn malvirtojn kaj erarojn de la socio, kaj oni rekomendas sekve la veron kaj la virton».

El viejo y la niña (La maljunulo kaj la knabino)[redakti | redakti fonton]

La unua komedio verkita de don Leandro estis premierita la 22an de majo de 1790, sed la deveno kaj redakto estis de multaj jaroj, eble de ĉirkaŭ 1783. La celo de la aŭtoro (kondamni unuigon, kiun oni ne estus devinta fari, ne nur pro malegaleco en la aĝo de la edzoj, sed ĉefe pro la intereso kaj trompo per kio estis decidita) evidentiĝas ekde la komenco.

La comedia nueva (La nova komedio) aŭ El café (La kafejo)[redakti | redakti fonton]

La kompanio de Eusebio Ribera premieris la 7an de februaro de 1792 en la teatro Príncipe (Princo) La comedia nueva, kun festofinaĵo de Ramón de la Cruz, El muñuelo (La kuk'). La komedi o estis ludata ses tagojn sukcese, kaj oni reludis ĝin foje dum postaj jaroj. La komedio estis finita decembre de 1791.

La comedia nueva estas majstroverko de la teatra satiro. La historio estas la premiero de «nova komedio» El gran cerco de Viena (La granda sieĝo de Vieno), verkita de naiva kaj nescianta don Eleuterio Crispín de Andorra. La nomigon de «comedia nueva» ricevis, logike, verko publikita aŭ ludata la unuan fojon, male al la «antikvaj», tio estas, tiu de la "Siglo de Oro" (Hispana ora epoko). En la kafejo kie oni disvolvigas la akadon okazas vigla diskuto inter partianoj kaj kontraŭpartianoj de la komedio, kiu reprezentas la tipon de teatro sukcesa tiame en la madridaj teatroj. Tiele atingas Moratín, pere de metateatra artefaritaĵo, doni ideon de la absurdaĵaro kaj sensencaĵoj de la supozita komedio, tiele ke El gran cerco de Viena iĝas unu el la neverkitaj verkoj kiun oni plibone oni konas».

Jam en siaj komentarioj al La comedia nueva okupiĝis Moratín mem pri dokumenti detale ĉiujn unuaĵojn de la heroa komedio de don Eleuterio, ekde la propra titolo, imitaĵo de tiomaj komedioj kiuj rakontis sieĝojn kaj urbokonkerojn, ĝis la scenoj de falsaj dialogoj laŭ formo de samtempaj monologoj, paŝante tra la priskriboj de teruraj malsategoj, el kio citas signife ekzemplojn de La destrucción de Sagunto (1787), de Gaspar Zavala y Zamora, kaj El sitio de Calés (1790) de Luciano F. Comella.

La unua atentiga elemento estas, ke la verko estas verkita en prozo. Tiu estis formo verki teatron malkomunan en la 1790aj jaroj. Dramoj kiel El delincuente honrado de Jovellanos estis praktike la unikaj kiujn povus trafi Moratín.

La kafejoj estis modernaĵoj de la Hispanio de la 18a jarcento, same kiel en la resto de Eŭropo. Tiu modo trafis sian spegulon en la teatro: Carlo Goldoni estis verkinta komedion sub la titolo La bottega del caffè, sendube konata de Moratín, ĉar en La comedia nueva uzas ian situacion de la goldonia verko, kiel estas la haltita horloĝo de la afektulo.

La komedio estas teknike perfekta, ekzemplo de alĝustiĝo al la novklasika regularo. La unuoj estas obeitaj rigore, eĉ troe. La salono de la kafejo estas la unika loko kie okazas la tuta scenaro. La tempunuo estas tiom perfekta ke estas unu de la malmultaj verkoj kie oni plenumas la idealon, ke la ludo daŭru precize same kiel la teatra agado.

El barón (La barono)[redakti | redakti fonton]

En 1787 Moratín estis ricevinta mendon neevitindan. La grafino de Benavente, doña Faustina, mendis lin verki zarzuelon. Li nevole verkis El barón, zarzuelo en du aktoj kiun sendis al la grafino. Kun granda ĝojo de Moratín, tiu neniam estis ludata, sed cirkulis manuskrikte kaj dum la veturado al Italio oni adaptiĝis sen permeso de la aŭtoro, kio, kun muziko de José Lidón, estis ludata. Moratín rekuperis la verkon kaj decidis konverti ĝin en komedion. Tiele faris. La verko premieriĝis ĉirkaŭ la jaro 1803 en la Teatro de la Cruz.

La mojigata (La bigotino)[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ de tiu komedio ekcirkulis kopioj manuskriktaj post 1791. Ĝi estis aranĝita kaj trajnita de la aktoroj de la kompanio de Ribera, kaj finfine ludata en la Teatro de la Cruz la 19an de majo de 1804. Per La mojigata [moĥigAta] Moratín sekvis al sia persona analizo de la problemo de la ina edukado en ties socia konsekvencaro.

El sí de las niñas (La jeso de la knabinoj)[redakti | redakti fonton]

El sí de las niñas estas komedio kiu pritraktas pri Doña Paquita, junulino 16jaraĝa devigata de sia patrino doña Irene edziniĝi al don Diego, sentema kaj riĉa ĉevaliro 59jaraĝa. Tamen tiu ĉi ne konas, ke Doña Paquita enamiĝis je iu 'Don Félix', kiu reale estas don Carlos, nevo de don Diego. Per tiu amtriangulo keil historio disvolviĝas la verko, kies ĉefa temo estas la subpremado de la knabino devigataj obei la patrinojn kaj eniri en malegala geedziĝo kaj tiukaze kun tro granda aĝodiferenco.

La ŝlosilo de la verko troviĝas en la kontraŭdiro kiu karakteriĝas na don Diego en la temo de la edukado de la junularo kaj la elekto edziĝi: lai praktiko kaj agado ne kongruas kun la teorio. Li petas liberecon por la elekto (libereco tiam neata al la junuloj), kritikas la falsan koncepton de la aŭtoritato parte de la gepatroj: li komprenas, ke tiu falsa aŭtoritatismo estas la radiko de multaj malbonaĵoj; li volas ,ke Paquita elektu libere. Sed en la praktiko, don Diego, kiu estas la protektanto de sia nevo Carlos, faras pri li la samjn eraroijn kiujn li kritikas teorie. Tiu kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko estas la fadeno kiu kondukas la teatran historion.

Tiu ĉi estas tradukita en Esperanto.

La derrota de los pedantes (La malvenko de la afektuloj)[redakti | redakti fonton]

La proza verko plej konata de Moratín estas La derrota de los pedantes, alegoria artefaritaĵo, komponita kiel la Viaje del Parnaso de Cervantes, la República literaria de Saavedra Fajardo, aŭ la Exequias de la lengua castellana de Forner: la Muzoj, helpataj de la bonaj poetoj, forpelas el la Parnaso per librofrapo la malbonajn verkistojn. Multaj el liaj mokoj atakas la trokutimojn kaj variantojn de la poetoj de ĉiu tempo, sed aliaj atakas precizajn aŭtorojn ĉu cititaj ĉu facile rekoneblaj. La kulturo kaj la arta gusto de Moratín faras, ke la plej parto de liaj juĝoj estas certaj difinoj, sed foje estas tro rigorajn interpretojn de la gusto de la epoko kaj de la literatura idearo de la aŭtoro; tiele, ekzemple, inter la libroj konsiderataj «malbonkvalitaj» inkludiĝas la komedioj de Cervantes, la «Arte» de Gracián kaj multaj poetoj barokaj, kiel Jacinto Polo de Medina, Bocángel, Villamediana kaj aliaj.

Poezia verkaro[redakti | redakti fonton]

Tombo de Moratín en Madrido.

La 3a volumo de la Obras dramáticas y líricas de 1825 estas dediĉita al la poezio. Lia verko enhavas preskaŭ 50 jarojn de dediĉo al poezio, kiuj donis kiel frukton pli da cento da poemoj: 109 certajn poemojn plus unu atribuitan eldonas Pérez Magallón en sia eldono de la Poesías completas (Barcelono: Sirmio, 1995) de Leandro.

Moratín estas aŭtoro de cento da poezioj: 9 leteroj, 12 odoj, 22 sonetoj, 9 romancoj, 17 epigramoj, «diversaj komponaĵoj», konsistantaj en 8 poemoj kiuj malproksimiĝas el la tradiciaj formoj, 2 tradukoj kaj 1 elegion, la «11silaba romanco» aŭ «eposa kanto» en kvarversaj strofoj La toma de Granada (La konkero de Granado), kaj 9 tradukoj el Horatio. Li ne estis poeto tre originala. Tamen li meritas lokon inter la du aŭtentaj poetoj de la hispana 18a jarcento, Manuel José Quintana kaj Juan Meléndez Valdés. Liaj interesoj pri formo estas ĝusteco, armonio kaj esprima ekvilibro, laŭ novklasika stilo, sed kun nuancoj de trankvilo kaj melankolio kio devenas el Horatio.

  • La toma de Granada (La konkero de Granado) (1779) estas mallonga poemeto, en 11silabaj kvarversaj strofoj senrimaj, kie oni kantas la konkeron de Granado faritan de la Katolikaj Gereĝoj (vidu artikolon Granada milito).
  • La Sátira contra los vicios (Satiro kontraŭ malvirtoj). Moratín batalas kontraŭ la poetoj de sia epoko, en la Lección poética. Sátira contra los vicios introducidos en la poesía castellana (1782), komponaĵo en triversaj strofoj de 11silabaj versoj rimitaj. La Sátira ŝajnigas konsili al la poetoj la modojn kiuj fakte malplaĉas al Moratín keil tipaj de la «baroka» poezio. Li atakas la stilajn malvirtojn, la maltaŭgajn metaforojn, la mikso de ridindaj arkaismoj kun francigo de vortotrezoro kaj sintakso, la trouzado de latinismoj kiel ĉe Góngora ktp.; ŝanĝe, konsilas rigardi al Horacio kiel modelo. La Sátira ofrece el interés de ser, más que un intento de poesía lírica, un programa poético o, mejor dicho, estético-crítico: una especie de poética, en el sentido de lucha contra todo exceso, tanto de «contenido» como de «forma».
  • La epistoloj. La 9 epistoloj inspiriĝas en ampleksa gamo de temoj kaj cirkonstancoj. Tri el ili estas direktitaj al Godoy: la sincero de la sento de dankemo de Moratín al Godoy liberigas la poeton el ĉiu suspekto de laŭdo. Alia, tipe horacia, direktiĝas «al ministro, pri utileco de historio». Alia epistolo, al amiko, utilas kiel preteksto por unuigi kaj primoki centon de versoj de poetoj de la grupo de Quintana. Unu epistolo omaĝas «la markizon de Villafranca» pro la nasko de la unua filo, la grafo de Niebla, al kies tro frua morto Moratín dediĉos poste odon. Li verkis epistolon al don Simón Rodrigo Laso, «redaktoro de la kolegio de San Clemente de Bolonjo», kiu estas tipe horacia pro la temo pri la kondiĉo de homoj, ĉiam malkontentaj kun sia destino. Estas horacia ankaŭ tiu direktita al Jovellanos, ekde Romo, urbo kiun la poeto prenas kiel simbolo de la efemereco de la homaj aferoj. Sendube, la epistolo pli bonkvalita, tiu dediĉita «Al Klaŭdio», portas la signifan subtitolon de «La fifilozofo». Ĝi inspiriĝas en la satira karaktero de Moratín kaj primokas iun don Ermeguncio, inter la fama maloportuna horaciano de la odo 3a kaj don Hermógenes kiun Moratín kreos en La comedia nueva o el café.
  • La odoj. Unu el la rezultoj plej bonkvalitaj de la imitado de Horacio en Hispanio estas la aro de la 12 odoj de Moratín. Ili estas variaj laŭ metriko. Estas ampleksa ankaŭ la gamo de temoj. Kelkaj estas tre proksimaj al horacia spirito («A Nísida», «A los colegiales de San Clemente de Bolonia»). Aliaj temoj estas amaj (kiel «A Rosinda, histrionisa», kaj al la bela aktorino María del Rosario Fernández, nomita «la Tirana»). Laste, havas ankaŭ odojn inspiritajn en aliaj sentoj, kiel tiuj dediĉitaj al karaj estaĵoj malaperintaj, ekzemple al la patro, aŭ malestaj, kiel al Jovellanos. Eble ŝajnas pli cerba ol senta la religiemo kiu kaŭzas la odon, «A la Virgen… en Lendinara (estado veneciano», publikita precize en tiu eta itala urbo en 1795, komponita por doña Sabina Conti, la madrida damo edzino de la italia verkisto Giovanni Battista Conti.
  • Tradukoj de Horacio. En la traduko de 9 odoj de Horacio, surprizas la identeco inter la penso de la latina poeto kaj tiu de Moratín en la rigardo al la homaj aferoj: kongruo kies sugesto kreskiĝas pro la diferenco de esprimo inter la solena horacia stilo kaj la 18eska malpezeco de Moratín. Horacio ĉeestas, sed oni vidas, ke estas Horacio transferita al hispana etoso tre diferenca, sprime, de ties pli fidelaj hispanaj interpretistoj de la Hispana ora epoko, ekde fray Luis de León ĝis Francisco de Medrano.
  • La sonetoj. Ekde formala vidpunkto, la sonetoj konfirmas la lertecon de Moratín pri facileco kaj versofluo. Ekde la vidpunkto de la temaro pritraktata, tiuj poemoj trakuras ampleksan gamon, tamen multaj temas pri teatraj aferoj.
  • La romancoj. En la 9 romancoj oni trafas denove ampleksan gamon de temoj: politikaj, de literatura polemikaro, de personaj aferoj, kaj pri cirkonstancoj.
  • La epigramoj. Multaj eñ ña 17 epigramoj estas satiraj, foje akraj. Inter la teatraj roluloj celo de tiuj sagoj, reaperas Geroncio: estas signifa la nomo de aliaj verkistoj nekvalitaj, kiel tiu ĵus menciita. Aliaj signifaj epigramoj, estas ekzemple, la tri dediĉitaj «a Lesbia, modista», aŭ alia «a una señorita francesa».
  • Diversaj komponaĵoj. Kelkaj traktas historiajn temojn, kiel tiu inspirita en «La sombra de Nelson». Estas ankaŭ tradukoj, inter ili tiu de «sonetto pastorale in dialogo» de la 18eska itala poeto Paolo Rolli.
  • La «Elegía a las Musas», «la majstroverko de Moratín», krom esti la plek bonkvalita ekde poezia vidpunkto, estas sendube la plej signifa de tiuj komponaĵoj. Lázaro Carreter asertas, ke en tiu lasta poemo Moratín tuŝas la montopinton de la hispana poezio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Juan Luis ALBORG: Historia de la literatura española. Madrid: Gredos, 1972, vol. III.
  • René ANDIOC: Teatro y sociedad en el Madrid del siglo XVIII. Madrid: Fundación Juan March-Castalia, 1976
  • Joaquín ARCE: «La lírica de Moratín y el ideal neoclásico», en Francisco Rico (dir.): Historia y crítica de la literatura española. Barcelona: Crítica, 1983, vol. IV, pp. 546-554.
  • Antonietta CALDERONE y Fernando DOMÉNECH]: «La comedia neoclásica. Moratín», en Javier HUERTA CALVO (dir.): Historia del teatro español. Madrid: Gredos, 2003, vol. II, pp. 1603-1651.
  • Philip DEACON: '"Efectos de la crianza": La Mojigata de Leandro Fernández de Moratín', Dieciocho 27 (2004), pp. 87-100.
  • Fernando DOMÉNECH: Leandro Fernández de Moratín. Madrid: Síntesis, 2003.
  • Leandro FERNÁNDEZ DE MORATÍN: El sí de las niñas. La comedia nueva. Edición de René ANDIOC. Madrid: Espasa, 2001.
  • Leandro FERNÁNDEZ DE MORATIN, Poesías completas (poesías sueltas y otros poemas), Edición de Jesús Pérez Magallón. Barcelona: Sirmio, 1995.
  • Giuseppe Carlo ROSSI: Leandro Fernández de Moratín. Introducción a su vida y obra. Madrid: Cátedra, 1974.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]