Lebanona cedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lebanona cedro
Lebanona cedro en la Arbaro de la Cedroj de Dio.
Lebanona cedro en la Arbaro de la Cedroj de Dio.
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cedro Cedrus
Cedrus libani
= A.Rich.
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de la cedrospecioj
Arealo de la cedrospecioj
Arealo de la cedrospecioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La lebanona cedro [1] [2](Cedrus libani) esta specio de cedro hejma en la montaroj de la Mediteranea regiono [3][4][5].

Priskribo

Foliaro de Lebanona cedro.

La lebanona cedro estas ĉiamverda pingloarbo, altante 40 metrojn, kun trunko diametrante ĝis 2,5 metrojn. La krono estas konusforma kiam juna, iĝante larĝe tabuloforma kun aĝo kaj kun sufiĉe ebenaj branĉoj.

La ŝosoj estas duformaj, kun longaj kaj mallongaj ŝosoj. La folioj estas pinglo-similaj, interspacigitaj sur la longaj ŝosoj, kaj en aretoj de 15-45 sur la mallongaj ŝosoj; ili estas 5-30 mm longaj, sekce kvarangulaj, kaj varias ekde verdaj al bluverdaj kun stomaj strioj sur ĉiuj kvar flankoj. La strobiloj ofte estas produktitaj ĉiun duan jaron, kaj ili maturiĝas 12 monatojn ekde polenado; maturaj konusoj en malfrua aŭtuno longas 8-12 cm kaj larĝas 4-6 cm.

Taksonomio

Tiu palearktisa specio unue estis klasifikita far la franca botanikisto Achille Richard. Estas du diferencaj tipoj de Cedrus libani kiuj estas konsiderataj esti diferencaj subspeciojvarioj :

  • Lebanona cedro (Cedrus libani subsp. libani aŭ var. libani) – vegetas en Libano, Palestino, Israelo, nordokcidenta Jordanio, okcidenta Sirio, kaj sud-centra Turkujo.
  • Taŭrusa cedro (Cedrus libani subsp. stenocoma aŭ var. stenocoma) – vegetas en sudokcidenta Turkujo.

Iuj botanikistoj ankaŭ klasifikas la kipran cedron (Cedrus brevifolia)[6] kaj la atlasan cedron (Cedrus atlantica)[7][8] kiel subspeciojn de C. libani. Tamen, plejparte de la nuntempaj fontoj [3][9][10][11][12][13][14] konsideras ilin kiel diferencajn speciojn.

Ekologio

Strobilo kun rezino-makuloj.

En Libano kaj Turkujo ĝi estas plej abunda ĉe altitudoj de 1 000-2 000 m, kie ĝi konstituas unuspeciajn arbarojn aŭ miksajn arbarojn kun kilikia abio (Abies cilicica), nigra pino (Pinus nigra), kaj pluraj juniperospecioj (Juniperus).

Historio, simbolismo kaj uzo

La lebanona cedro estis grava por diversaj pratempaj kulturoj. La arboj estis uzitaj far la fenicoj por konstruado de komercaj kaj armeaj ŝipoj, same kiel domoj, palacoj kaj temploj. La antikvaj egiptoj uzis ĝian rezinon en mumifikado, kaj ĝia segpolvo estis trovita en la tomboj de egiptaj faraonoj. La sumera Eposo pri Gilgameŝ nomumis la cedrarbaretojn de Lebanono kiel la loĝejo de la dioj en kiu Gilgameŝ, la hero, riskis sin. La hebreaj sacerdotoj estis ordonitaj fare de Moseo uzi la ŝelon de la lebanona cedro en cirkumcido kaj la traktado de lepro [15] . La hebrea profeto Jesaja uzis la lebanonan cedron kiel metaforon por la fiereco de la mondo [16]. Laŭ la Talmudo, la judoj iam bruligis lebanon-cedran lignon sur Olivarba Monto por festi la jarŝanĝon. Eksterlandaj regantoj, kaj de malproksime kaj de proksime, estis mendantaj la lignon por religiaj kaj civilaj konstruaĵoj, la plej fama el kiuj estis la Templo de Salomono de Jerusalemo kaj la Palacoj de Davido kaj Salomono. Pro ĝia signifo la vorto cedro estas menciita 75 fojojn en (cedro 51 fojojn, cedars 24 fojojn) la Biblio, kaj ludis pivotan rolon en la cementado de la fenic-hebrea rilato. Krome, ĝi ankaŭ estis uzita fare de romianoj, grekoj, persoj, asirianoj kaj babilonianoj.

Dum la jarcentoj, ampleksa senarbarigo okazis, kaj nur malgrandaj restaĵoj de la originaj arbaroj pluvivas. Senarbarigo estis precipe severa en Libano. Ampleksa rearbarigo de cedro estas aranĝita en la Mediteranea regiono, precipe en Turkujo, kie pli ol 50 milionoj da junaj cedroj estas plantitaj ĉiujare [17]. La libanaj populacioj ankaŭ nun disetendiĝas tra kombinaĵo de replantado kaj protekto de natura regenerado kontraŭ foliumado de kaproj, ĉasado, arbaraj brulegoj, kaj anobioj [18]
.

Historie, ekzistis diversaj klopodoj de konservado de la lebanonaj cedroj. La unua estis farita de la romia imperiestro Hadriano [19], kiu emisiis dekreton protektante partojn de la lebanonaj cedroj en 118. En la Mezepoko, la mamelukaj kalifoj ankaŭ faris klopodon por protekti la cedrojn kaj reguligi ilian uzon, sekvite de la maronita patriarko Yusuf Hbaych, kiu metis ilin sub sian protekton en 1832. En 1876, la brita reĝino Viktoria financis muron por protekti la Cedrojn de Dio apud Bŝari kontraŭ la agadoj de kapra paŝtado.

Nacia kaj regiona signifoj

La flago de Libano, kun centre la lebanona cedro.

La lebanona cedro estas la nacia emblemo de Libano, kaj estas prezentita en la flago de Libano kaj armea blazono. Ĝi estas ankaŭ la rekonŝildo de Middle East Airlines (MEA), kiu estas la nacia libana flugkompanio. Krome, ĝi ankaŭ estas la ĉefa simbolo de la libana "Cedra Revolucio", kune kun multaj libanaj politikaj partioj kaj movadoj, kiaj la Libana Socialdemokrata Partio, la Libanaj Fortoj, la Nacia Liberala Partio kaj la Movado por la Estonteco [20].

Libano foje estas metonimie referita kiel la Tero de la Cedroj [21][22].

Kiel rezulto de longa ekspluatado, malmultaj maljunaj arboj postrestas en Libano, sed ekzistas nun aktiva programo por konservi kaj regeneri la arbarojn. La libana aliro emfazis naturan regeneradon prefere al plantado, kaj tiu per kreado de la bonaj kondiĉoj. La libana ŝtato kreis plurajn cedro-rezervejojn aŭ naturrezervejojn kiuj enhavas cedrojn, inkluzive de la Cedro-Rezervejo Ĉuf, la Cedro-Rezervejo Ĝaĝ, la Tanurin-Rezervejo, la Rezervejo Amua, la Rezervejo Karm-Ŝbat en la Akar-Distrikto, kaj la Arbaro de la Cedroj de Dio proksime de Bcharri [23][24][25]. Ampleksa replantado okazas en Turkujo, kie ĉirkaŭ 300 kvadrataj kilometroj da cedroj estas plantitaj ĉiujare [18].

Hortikultura uzo

La lebanona cedro estas vaste plantita kiel ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, ofte estante plantita en avenuoj, kaj kiel fokusarboj en grandaj gazonoj. La plej elstara pejzaĝigado rolas en la historia Hajget-Tombejo (Highgate Cemetery) de Londono estas ĝia "Cirklo de Libano", kie lebanona cedro staras en la centro de cirkla tranĉeo tranĉita en la grundo kaj vicigita kun maŭzoleoj [26].

Alarmige, tre maturaj individuoj faligas branĉojn – eble pezante du aŭ tri tunojn – senaverte kaj nenecese dum ventega vetero.

La lebanona cedro estis gajninta la Premion de Ĝardena Merito de la Reĝa Hortikultura Societo [27].

Lebanona cedro en pentraĵoj

Grava temo de hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka estis la Lebanona cedro. Tiu arbo kvazaŭ simbolizis lin mem. Jen liaj du pentraĵoj:

La sola cedro en 1907
Pilgrimado al la cedroj en Lebanono (1907)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Maskla strobilo de lebanona cedro.

Ŝablono:Reflist

Bibliografio

  • france Debazac E.F. 1964 : Manuel des Conifères, Ecole Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172p., 80-81.

Eksteraj ligiloj

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 183
  2. esperante Zamenhof L.L. : traduko de La Malnova Testamento, Brita kaj Alilanda Biblio Societo, Nacia Biblia Societo de Skotlando, 296-297 ISBN 0 564 00138 4
  3. 3,0 3,1 angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  4. angle Greuter, W., Burdet, H. M., & Long, G. (eds.), (1984). Med-Checklist – A critical inventory of vascular plants of the circum-mediterranean countries. Cedrus libani
  5. angle Conifer Specialist Group (1998). Cedrus libani. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  6. angle GRIN Taxonomy for Plants Cedrus.
  7. angle Güner, A., Özhatay, N., Ekim, T., & Başer, K. H. C. (ed.). 2000. Flora of Turkey and the East Aegean Islands 11 (Supplement 2): 5–6. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-1409-5
  8. angle Eckenwalder, J. E. (2009). Conifers of the World: The Complete Reference. Timber Press ISBN 0-88192-974-3.
  9. angle Gymnosperm database Cedrus.
  10. angle NCBI Taxonomy Browser Cedrus.
  11. angle Flora of China vol. 4
  12. angle Qiao, C.-Y., Jin-Hua Ran, Yan Li and Xiao-Quan Wang (2007): Phylogeny and Biogeography of Cedrus (Pinaceae) Inferred from Sequences of Seven Paternal Chloroplast and Maternal Mitochondrial DNA Regions. Annals of Botany 100(3):573-580. Available online
  13. angle Farjon, A. (2008). A Natural History of Conifers. Timber Press ISBN 0-88192-869-0.
  14. angle Christou, K. A. (1991). The genetic and taxonomic status of Cyprus Cedar, Cedrus brevifolia (Hook.) Henry. Mediterranean Agronomic Institute of Chania, Greece.
  15. Leviticus 14:1-4
  16. Isaiah 2:13
  17. angle Anon. History of Turkish Forestry. Turkish Ministry of Forestry.
  18. 18,0 18,1 angle Khuri, S., & Talhouk, S. N. (1999). Cedar of Lebanon. Pages 108-111 in Farjon, A., & Page, C. N. Status Survey and Conservation Action Plan: Conifers. IUCN/SSC Conifer Specialist Group. ISBN 2-8317-0465-0.
  19. france Guinier Ph. 1952
  20. angle Libano, "Tero de la Cedro".
  21. angle Budge, E.A.W.. (2010) The Literature of the Ancient Egyptians. HardPress.
  22. angle Cromer, G.. (2004) A war of words: political violence and public debate in Israel, Cass series on political violence. Frank Cass. ISBN 978-0-7146-5631-1.
  23. angle Talhouk, S. N. & Zurayk, S. 2003. Conifer conservation in Lebanon. Acta Hort. 615: 411-414.
  24. angle Semaan, M. & Haber, R. 2003. In situ conservation on Cedrus libani in Lebanon. Acta Hort. 615: 415-417.
  25. angle Cedars of Lebanon Nature Reserve
  26. angle Hajget-Tombejo.
  27. angle Lebanona cedro, hortikulture.