Lecovicja
Lecovicja, ukraine kaj rutene Лецовиця, ruse Лецовица [lecovica], slovake Lecovice, hungare Kislécfalva [kiŝlEcfalva] estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve, en municipo de Brestiv.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 48° 28′ 12″ N 22° 53′ 00″ O / 48.47000 °N, 22.88333 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 12″ N 22° 53′ 00″ O / 48.47000 °N, 22.88333 °O (mapo)
- Areo: 0.8 km²
- Alto super marnivelo: 360 m
- Loĝantaro: 820
- Poŝtkodo: 89663
- Telefonprefikso: +380 3131
- Aŭtokodo: AO
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis Traktato de Trianon Kislécfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Lecovicja. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.