Lee Jung-kee

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lee Jung-kee (I Zun-gi, koree 이중기) estas korea esperantisto. En Esperantujo li karesnomiĝas ankaŭ "Ŝlosilo". Li esperantistiĝis en 1971, kaj fariĝis prezidanto de Seula Esperanto-Kulturcentro ekde 1991.

Li ricevis la premion Deguĉi en la 87-a UK (Fortalezo, Brazilo), kune kun Ma Young-tae pro sia kontribuo al la Esperanto-movado.

En 2008 li estis elektita kiel prezidanto de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de UEA) dum la 5-a Azia Kongreso de Esperanto en Bengaluro en Barato.

En la 30-a tago de aŭgusto en 2008, Seula Esperanto-Kulturcentro festis sian la 200-an kurson. La Esperanto-kursoj okazas ĉiumonate ekde 17 jaroj; partoprenis ĝis nun 1416 civitanoj.

Ĝis la fino de 2009, li sesdek-sep-foje partoprenis en internaciaj Esperanto-eventoj.

Enhavo

Postenoj[redakti]

Verkoj[redakti]

  • La lingvo de Internacia epoko, Esperanto-lernolibro (korealingva verko)

Tradukoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]