Lee Konitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Konitz, Altes Pfandhaus Kolonjo, 20-an de decembro 2007

Lee Konitz (* 13-an de oktobro 1927 en Ĉikago, Ilinojso, usono) estas aldosaksofonisto de moderna ĵazo.

Vivovojo

Konitz aĉetis en 1938 klarneton kaj lernolibron por sininstruado, poste en 1939 tenorsaksofonon. Li laboris komence kiel aldosaksofonisto ĉe Teddy Powell kaj Jerry Wald, antaŭ ol li dum du jaroj lernis ĉe Roosevelt College. Siajn unuajn sonregistradoj Konitz faris en 1947 kaj 1948 kun Claude Thornhill.

En la aĝo de 21 jaroj li estis en Novjorko membro de la fama naŭopo de Miles Davis kaj Gil Evans, kiu partoprenis la sonregistradojn por Birth of the Cool. Ĉi tiuj registraĵoj (1948-50) estas unu el la originoj de malpasia ĵazo. La membreco en ĉi tiu bando distingis lin, ĉar li kiel blankulo estis akceptata en ĉi tiun bandon, kvankam tiutempe estis sufiĉe da senlaboraj nigrulaj aldosaksofonistoj. Samtempe li kunlaboris kun pianisto Lennie Tristano kaj tenorsaksofonisto Warne Marsh kaj surdiskigis kun ili kaj Billy Bauer unuajn liberajn improvizaĵojn (Crosscurrents).

Ekde la komenco de la 1950-aj jaroj li distanciĝis de malpasia ĵazo: En 1952 li ludis en Kanado kun Tristano, poste en la bando de Stan Kenton ekde 1952 ĝis 1954; sur la disko New Concepts of Artistry in Rhythm el 1952 li estas aŭdebla kiel soloisto. En 1953 ekestis sonregistraĵoj kun Gerry Mulligan. Someron de 1955 li kocertis kunTristano en novjorka restoracio, la registraĵoj aperis sub la titolo Lennie Tristano de Atlantic Records. Januaron de 1956 li ekvojaĝis koncerte tra Eŭropo kun Hans Koller, Lars Gullin kaj Zoot Sims.

Konitz ludis por pli ol muzikalbumoj, kiel bandestro kaj gastmuzikisto. Ekde la 1960-aj jaroj li ludis pli ofte en Eŭropo kun malgrandaj ensembloj, ofte nur akompanata per pianisto. En 1972 li gastis ĉe Charles Mingus and Friends in Concert; en 1974 li surdiskigis „Lone Lee“, ĝis nuntempe atentinda soloregistraĵo. Tre granda sukceso estis la revida koncerto kun Warne Marsh fine de 1975. Ekde 1980 ĝis nuntempe li koncertvojaĝas regule tra eŭropaj ĵazklubejoj kaj ofte surdiskigas kun junaj modernaj ensembloj (ekz. en We Thought About Duke de Franz Koglmann), tamen ankaŭ realigas pionirajn projektojn kun renomaj muzikistoj kiel Andrew Hill, Attila Zoller, Derek Bailey aŭ la kvaropo de Theo Jörgensmann. Krome menciindas duopajprojektoj kun muzikistoj kiel gitaristo Jim Hall, trombonisto Albert Mangelsdorff, Jiggs Whigham, tenorsaksofonisto Joe Henderson aŭ pianisto Frank Wunsch. Konitz alprenas ankaŭ muzikon de Debussy, Satie kaj Bach; kune kun arĉkvaropo li koncertvojaĝis per la Lee Konitz String Project kaj improvizis pri muziko de la franca impresionismo. Novembron de 2000 Konitz ludis kun la Brandenburgisches Staatsorchester dum du koncertoj en Frankfurto (Odro) kaj Potsdamo la konĉerton "Prisma", kiun komponis por li Günter Buhles.

La sondiskoj de Konitz aperis ĉe grandaj eldonejoj kiel Universal, ofte ankaŭ ĉe malgrandaj, sendependaj eldonejoj kiel Philology en Italujo, Nabel kaj Enja en Germanujo, Nato en Belgujo kaj Francujo aŭ HatHut Records en Svisujo.

Lee Konitz en Toronto (2007)

Indikoj pri lia diskaro (selekto)

  • Crosscurrents
  • Digression
  • Birth of the Cool (Capitol) de Miles Davis
  • Motion (Verve) kun Elvin Jones
  • Rebirth of the Cool (grp) de Gerry Mulligan
  • Lee Konitz with Warne Marsh (Atlantic, Storyville)
  • Angel Song (ECM) de Kenny Wheeler
  • Into it (Westwind) kun Frank Wunsch
  • Play French Impressionist Music (Palmetto) Lee Konitz & The Axis String Quartet
  • Ashiya (Pirouet) kun Walter Lang
  • Live At Birdland (ECM) kun Brad Mehldau, Charlie Haden kaj Paul Motian

Literaturo

Eksteraj ligiloj