Lee Miller
Lee Miller magistriĝis en la fako de Profesia Flegado ĉe la Universitato de Missouri-Columbia. Li nun laboras profesie kiel interpretisto de la Usona Signo-lingvo, aparte en diplomaj kaj postdiplomaj universitataj kursoj. Usona Esperantisto (kiu lernis la lingvon aŭtodidakte en 1968), li partoprenis en NASK ekde 2000 (en San-Francisko kaj Brattleboro), unue kiel redaktisto de la tagĵurnalo La NASKa Fasko kaj poste kiel instruisto.
Li estas dumviva membro de Esperanto-USA kaj UEA, kaj cetere membras en la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto kaj KELI. Li estas aktiva en lokaj kaj regionaj Esperanto-grupoj. Li estis membro de la LKK por la landa kongreso en Sankta-Luiso en 1999, kaj estis redaktisto de la Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso.
